Solidaraj Regionoj kaj Popoloj (Francio)

Solidaraj regionoj kaj popoloj (france "Régions et peuples solidaires" aŭ RPSR&PS) estas federacio de regionismajaŭtonomismaj politikaj partioj de Francio. La politikaj partioj, kiuj estas reprezentataj en ĝi disiĝas de centrismo al demokrata socialismo kun ekologiisma sentiveco. Ĝia prezidanto estas Gustave Alirol, de la okcitana partio (RPS-POC).

Solidaraj Regionoj kaj Popoloj
partio • asocio
Komenco 1995 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Béziers
Ideologio

regionismo

Ĉefestro(j) Gustave Alirol • François Alfonsi vd
Membro de Eŭropa Libera Alianco vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

En junio 1994, breonaj, eŭskaj, korsikaj, alzacaj, savojaj, katalunaj kaj okcitanaj regionismaj partioj prezentis komunan liston por la eŭropaj balotoj. Titolita « Régions et peuples solidaires » (esperante Solidaraj Regionoj kaj Popoloj), ĝi esti kondukita de Max Simeoni. La listo arigis 76 436 voĉojn (0,39 % de al esprimitaj voĉoj). En novembro 1994, tiuj partioj, kunvenintaj en Aix-en-Provence, decidis daŭrigi la dinamikon de tiu listo, krenata politikan movadon kun la sama nomo. La konsistiga kongreso okazis en novembro 1995, en Rennes[L 1].

Partioj membroj redakti

Solidaraj Regionoj kaj Popoloj arigas politikajn movadojn , kiuj reprezentas popolojn, kulturajn kaj lingvajn komunumojn kaj/aŭ historiajn regionajn realaĵojn kaj kiuj estas aktivigitaj, opone al ajna superiĝa aŭ ksenofobia spirito, per la sama idealo de respekto al malplimultoj, pliprofundigo de demokratio, aŭtonomeco, memdecido kaj federismo »[1]. La federacio povas konsisti ankaŭ el asocioj « reprezentantaj neteritoriajn komunumojn »[2]. R&PS plenumas agadojn sur la tuta teritorio de la franca Respubliko[1].

Teritorio aŭ komunumo Partio Akronimo Ideologio Membro ekde
Alzaco Unser Land (Nia lando) - Aŭtonomismo, centrismo 2010
Bretonio Bretona Demokratia Unuiĝo (Union démocratique bretonne) UDB Aŭtonomismo, socialdemokratio, demokrata socialismo, ekologiismo 1994
Norda Katalunio Katalunia Demokratia Konverĝo CDC Aŭtonomismo, centrismo 2006
Norda Katalunio Esquerra republicana de Catalunya (Katalunia Respublikana Maldekstro) ERC Aŭtonomismo, socialdemokratio ?
Korsiko Partio de la Korsika Nacio (Parti de la nation corse) PNC Aŭtonomismo, socialdemokratio, ekologio 2002
Okcitanio Okcitana Partio (Parti occitan) POC Aŭtonomismo, socialdemokratio 1994
Nord-Eŭskio Abertzaleen batasuna (Unuiĝo de Patriotoj) AB Aŭtonomismo, socialdemokratio, ekologio ?
Nord-Eŭskio Eusko alkartasuna (Eŭska Solidareco) EA Aŭtonomismo, socialdemokratio 1994
Nord-Eŭskio Eŭska Naciisma Partio EAJ-PNB Aŭtonomismo, centrismo 1997
Savojo Movado regiono Savojo MRS Regionismo, centrismo 1994
Tamazgha Berberio kaj ties diasporo Berberia Monda Kongreso(Congrès mondial amazigh) CMA internacia neregistara organizaĵo 2009

Elstaruloj de R&PS redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

Libroj redakti

Gazetoj redakti

Interreto redakti

Aneksaĵoj redakti

Bibliografio redakti

  • (2014) L’Union démocratique bretonne, un parti autonomiste dans un État unitaire, ĉapitro Régions et peuples solidaires, un parti pour les périphéries ? (15,5 × 24 cm) (france), Rennes: Presses universitaires de Rennes (PUR), p. 272. Kernalegenn2014. ISBN 978-2-7535-3262-5.

Vidu ankaŭ redakti