Solidareca Bonvolo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Solidareca Bonvolo (SBV) estas bonfara agado funkciigata de esperantistoj en la kongolanda urbo Goma, kiu situas en la orienta provinco Nord-Kivuo proksima al Ruando. Ĝi provizas edukajn, sanigajn kaj aliajn servojn al la komunumo, kiu suferas la severajn sekvojn de la multjare jam daŭranta militado en la regiono. Interalie ĝi funkciigas orfejon, subtenas la edukadon de 25 bazlernejaj infanoj, 31 mezlernejaj infanoj kaj 13 universitataj studentoj, kaj helpas akiri medicinajn servojn por bezonantoj. Entute 68 personoj estas subtenataj, inkluzive tri vidvinajn familiojn.

La organizaĵon fondis Alexis Asumani Bengantundu, kiu ne plu estas ĝia prezidanto. En 1998 li komencis sian laboron por orfoj. La agadon nun direktas la advokato Alphonse Waseka.[1] Ĉiuj membroj de la asocio parolas Esperanton, kiun oni ankaŭ instruas al la lernejinfanoj. Parto de la financado venas de subtenantoj ekster Kongolando.

Notoj kaj fontoj redakti

  1. Pro malkonsento, Alexis Asumani Bengantundu kreis novan asocion kun simila nomo, Solidareco Bona Volo, ankaŭ en Goma. Pri Ni. Solidareca Bonvolo. Arkivita el la originalo je 2020-08-07. Alirita 2019-06-18.

Eksteraj ligiloj redakti