Solidaridad estas unu el la 9 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko). La nomo Solidaridad signifas en Esperanto Solidareco.

Solidaridad
municipo de Meksiko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Quintana Roo
Poŝtkodo 77710–77740
Kodo laŭ INEGI 23008
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Román Quian Alcocer (2008-11)
Demografio
Loĝantaro 135 512
Loĝdenso 166 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 20°16′N 87°31′U  /  20.267°N, 87.517°U / 20.267; -87.517 (Solidaridad) (mapo)
Alto 15 m
Areo 2278,04 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Solidaridad en Quintana Roo (Meksiko)
Situo de Solidaridad en Quintana Roo (Meksiko)
DMS
Situo de Solidaridad en Quintana Roo
Situo de Solidaridad en Quintana Roo
Situo de Solidaridad en Quintana Roo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Solidaridad Municipality [+]
vdr

La ĉefurbo de la komunumo estas Playa del Carmen. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 23008. Je la 13a de marto 2008 Solidaridad perdis grandan parton de sia teritorio pro la fondo de la nova komunumo Tulum. Pro tio povas esti ke la statistikaj datoj ne estas tute precizaj.

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 135.512 loĝantojn. El tiuj estis 70.835 viroj kaj 64.754 virinoj. La komunumo havas surfacon de 2278,4 km². La meza alteco varias inter 0 kaj 25 metroj super la marnivelo. La reliefo altiĝas ju pli la koncerna punkto estas for de la atlantiko.

En la komunumo ekzistas 227 loĝlokoj (Laŭ la INEGI, statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La plej gravaj el ili estas:

Loĝlokoj Loĝantoj
Tuta komunumo 135 512
Playa del Carmen 100 383
La Guadalupana 5 892
Puerto Aventuras 1 627

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 53115 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 16022 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 30,2 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti

Menciindas ke parto de la artikolo traktas la komunumon Solidaridad en sia teritorio antaŭ la sendependiĝo de Tulum.