Solido (geometrio)

En la geometrio, solido estas tridimensia formo. Ekzemploj de solidoj estas pluredro, sfero, cilindro, konuso kaj elipsoido.

Oni povas difini la volumenon de solido kiel mezuro de ĝia grandeco.

Solidoj havas surfacon, kiu estas la dudimensia formo kiu limas la solidon. La surfaco de pluredro konsistas el edroj.