Solulplanto

(Alidirektita el Soliterplanto)

SolulplantoSoliterplanto (el la franca "solitaire" por "solulo") estas esprimo el la ĝardenarto, arbokultivejo kaj akvaristiko. Soliterplanto estas planto, plej ofte arbo aŭ arbusto, kiu kiel unuopa planto dominas plantejon. Ĝi distigiĝas de aliaj plantoj en la najbareco pro speciala alteco, koloro, habito aŭ aliaj ecoj. libere starantaj soliterplantoj ofte aspektas okulfrape.

fagoj en parko: funde purpurfago, malfunde la flava-verde ekkreskanta fagokultivaro ‚Zlatia‘ („or-fago“)

Multaj lignoplantoj estas taŭgaj por iĝi solulplanto. Gravas antaŭ ĉio, ke la planto havas sufiĉe la spacon por etendiĝi. Speciale taŭgaj plantoj ekzemple estas la purpurfago pro siaj purpuraj folioj, la Süntel-fago pro sia bizara kreskoformo aŭ magnolio pro la frua florado. Pli malgrandaj devas esti soliterplanto por la antaŭĝardeno. Taŭgas tiukaze malgrandaj magnolioj, rododendro kaj arbustrozo.

Kiel solulplantoj en la akvaristiko oni uzas plantojn, kiuj distingas sin de la aliaj plantoj per okulfrapa folikoloro aŭ foliformo.