Puebla de Lillo

(Alidirektita el Solle)

Puebla de Lillo [PŬEbla deLIljo] (aŭ Pola de Lillo en leona) estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. Puebla de Lillo estas komprenebla etimologie kiel Vilaĝo de Lilio, kaj tial aperas lilifloroj en la blazono.

Puebla de Lillo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24855
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 674  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 0′ N, 5° 17′ U (mapo)43.006388888889-5.2758333333333Koordinatoj: 43° 0′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 137 m [+]
Areo 171,4 km² (17 140 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Puebla de Lillo (Provinco Leono)
Puebla de Lillo (Provinco Leono)
DEC
Puebla de Lillo
Puebla de Lillo
Situo de Puebla de Lillo
Puebla de Lillo (Hispanio)
Puebla de Lillo (Hispanio)
DEC
Puebla de Lillo
Puebla de Lillo
Situo de Puebla de Lillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puebla de Lillo [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Pinaro.
Preĝejo de Puebla de Lillo en 2013.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cofiñal, Isoba, Puebla de Lillo, Redipollos, San Cibrián, San Isidro kaj Solle, okupas totalan areon de 171,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 672 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 70 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Aller, Caso, Maraña, Valdelugueros, Acebedo, Boñar, Reyero kaj Crémenes kaj estas sur la valo de la rivero Porma kaj sude de la municipo estas la Akvorezervejo de Porma. Estas ankaŭ lagoj Isoba, Ausente kaj Lagüezo.

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado. En Mezepoko okazis reloĝado rilata al monaĥejoj kaj al reĝa atribuo de la montopasejoj al la monaĥejoj jam en la 10-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono. En la 12-a jarcento oni fondis hospitalon ĉefe por zorgado de pilgrimantoj kaj veturantoj. La diversaj loĝlokoj apartenis al ekleziaj instancoj kaj nobeloj. La areo suferis pro la Hispana Milito de Sendependigo kaj ĉefe pro la Hispana Enlanda Milito el Julio 1936 ĝis Oktobro 1937: en tiuj tagoj Francisco Franco vizitis Pola kaj najbarajn lokojn. Poste parto de la venkitaj maldekstruloj pluigis sian agadon en la montaro.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (transmigra brutobredado, ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj) kaj poste minado (karbo, talko,. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado tra montara naturo, preĝejoj, ermitejoj). En la municipa teritorio estas jarmila pinaro de Puebla de Lillo, vintra sportejo de San Isidro kaj ĉasaj kaj fiŝkaptaj rezervejoj. La municipa teritorio estas en la Regiona Parko Montaña de Riaño y Mampodre, ĝis Oktobro 2019 nomita Regiona Parko Picos de Europa.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti