Sološnica
Sološnica, hungare Széleskút [sEleŝkUt], germane Breitenbrunn estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky.


Bazaj informoj redakti
- 48° 28′ 00″ N 17° 13′ 50″ O / 48.46667 °N, 17.23056 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 28′ 00″ N 17° 13′ 50″ O / 48.46667 °N, 17.23056 °O (mapo)
- Areo: 38 km²
- Supermara alteco: 221 m
- Loĝantaro: 1534 en 2006
- Poŝtkodo: 906 37
- Aŭtokodo: MA
- Telefonprefikso: 034
Situo redakti
Sološnica situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Zohor-Plavecký Mikuláš. Malacky troviĝas je 15 km-oj.
Historio redakti
La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1367 laŭ tiama hungara kaj germana ortografioj "Zeleskut, Pratunprun". En 1828 vivis tie 1484 loĝantoj en 205 domoj. En 1857 incendio, en 1861 inundo okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Széleskút 1266 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Nalacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Sološnica 1493 homoj (1461 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 14-a jarcento, en 1699 escepte la fundamenton la tuto barokiĝis
Komunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlando redakti
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio