Solotronik
Solotronik - en komenca scenejaj jaroj ankaŭ pli koncize Solo - estas artista pseŭdonimo de muzikisto kiu partoprenis en diversaj Esperanto-aranĝoj. Lia vera nomo estas Eduardo Vargas Gutiérrez kaj li baze vivas en Hispanio, kiam li ne turneas, aŭ almenaŭ devenas el Hispanio.
Solotronik Eduardo Vargas Gutiérrez | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto komponisto kantisto |
Interalie li reprezentiĝas per muzikaĵoj en la lumdiskege publikigitaj sonkompiloj Vinilkosmo-kompil' (unua volumo) de la francia muzika eldonejo Vinilkosmo el 1995 kaj Elektronika kompilo lanĉita de Floréal Martorell kaj Gunnar R. Fischer el 2003. Li ankaŭ sceneje koncertis interalie en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto de Kopenhago en 2011 kaj la 72-a Hispana Kongreso de Esperanto de Zaragozo en 2013.
Lia muzika eldonejo Vinilkosmo en biografieto[1] de sia retejo plue informas ke
|
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 biografiaj informoj en lia muzika eldonejo Vinilkosmo (esperante)
Eksteraj ligiloj
redakti- albumoj prezentataj en la retejo deezer.com jen germane, france, hispane
- prezento de muzika miksaĵo el elektronikaj, skotaj kaj barataj folkloraj influoj el 2016 en la retejo YouTube
- prezento de tri el liaj albumoj, kaj biografiaj informoj en lia esperantlingva muzika eldonejo Vinilkosmo (esperante, ankaŭ haveble en iuj aliaj okcidenteŭropaj lingvoj)