Solomana Kante
afrika verkisto kaj inventinto de la alfabeto N'Ko por la mandeaj lingvoj de okcidenta Afriko
Soulemayne KANTE aŭ Solomana KANTE (naskiĝis en 1922, mortis la 23-an de novembro 1987) estis afrika verkisto kaj inventinto de la alfabeto N'Ko por la mandeaj lingvoj de okcidenta Afriko. N'Ko signifas "Mi diras" en ĉiuj mandeaj lingvoj.
Solomana Kante | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1922 en Kankan | |
Morto | 23-an de novembro 1987 (65-jaraĝa) en Konakrio | |
Lingvoj | Mandea lingvaro vd | |
Ŝtataneco | Gvineo vd | |
Familio | ||
Patro | Amara Kanté vd | |
Patrino | Diaka Keita vd | |
Edz(in)o | Fanta Cissé • Fanta Bérété vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kante kreis N'Ko en 1949 post meditada nokto. Tiun alfabeton li ellaboris kiel respondon al la antaŭjuĝo, laŭ kiu afrikanoj estis "senkultura popolo".