Somalia emberizo

(Alidirektita el Somalia orbrusta emberizo)

La Somalia emberizoSomalia orbrusta emberizo (Emberiza poliopleura) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Somalia emberizo
Somalia emberizo
Somalia emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. poliopleura
Emberiza poliopleura
(Salvadori, 1888)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Orienta Afriko en teritorio pli orienta ol tiu de la proksime parenca la Orbrusta emberizo, nome en Etiopio, Kenjo, Somalio, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ties natura habitato estas seka savano kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.

Ĝi estas tre simila al la Orbrusta emberizo, tio estas, la maskla plenkreskulo havas nigrablankan striecan kapobildon kun blanka krono, nigraj flankaj kronostrioj, traokula strio kaj suba vango kaj blankaj superokula kaj subokula strioj kaj nigrabordaj blankaj orelkovriloj. La subaj partoj estas oranĝecflavaj sed nur en centra areo de supra brusto kaj nuance al suba brusto kaj tiele la flava areo estas malpli etenda ol ĉe la Orbrusta emberizo; la Somalia emberizo havas helgrizajn flankojn male kiel la parenco. La supraj partoj estas senstrie brunaj kun griza pugo. La pli brunaj flugiloj havas du rimarkindajn blankajn flugilstriojn. Ambaŭ seksoj estas tre similaj, sed inoj povas havi sablokoloran nuancon. La kruroj kaj beko estas rozkoloraj.

Referencoj redakti