Somalilando
Somalilando, malnovtempe Brita Somalio, estas parto de Somalio en Afriko. Ĝi estas en la praktiko memstara lando, tamen estas oficiale akceptata nur de Etiopio.
- Areo: 137 600 km2
- Loĝantaro: supozeble 3,5 milionoj (2005)
- Ĉefurbo: Hargejso (300 000)
- Telefona kodo: +252
Somalilando | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 780 000 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 48′ N, 46° 12′ O (mapo)9.846.2Koordinatoj: 9° 48′ N, 46° 12′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 177000 km² (17 700 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
SituoRedakti
La lando situas laŭ marbordo de golfo de Adeno, ĝuste en korno de Afriko. Interne troviĝas 2000 metrojn altaj montoj.
HistorioRedakti
En la 19-a jarcento ĝi estis kolonio de Britio. Dum la 2-a mondmilito, Italio dum mallonga tempo ekhavis la kolonion. La lando sendependiĝis en 1960. Poste tuj ankaŭ la iam itala kolonio Somalio sendependiĝis kaj ili formis novan ŝtaton Somalia Respubliko. En 1991 komenciĝis intercivitana milito, sekve la iam Brita landoparto proklamis denove sendependiĝon.
AdministradoRedakti
Somalilando havas duĉambran parlamenton. La teritorion oni povas dividi en 6 regionoj:
EkonomioRedakti
Precipe paŝtado. Sub la tero troviĝas nafto, gaso, karbono, plumbo, oro, sulfuro apenaŭ eksplutata.
TrafikoRedakti
Troviĝas 2 flughavenoj, 3 havenoj kaj vojoj resume 5000 km-ojn longaj.