Somchai WONGWASAT (สมชาย วงศ์สวัสดิ์) (n. la 31-an de aŭgusto 1947) estas taja politikisto, kaj membro de la Partio de la Popola Povo (PPP) kies politikaj rajtoj estis nuligitaj de la Konstitucia Kortumo de Tajlando por kvin jaroj.

Somchai Wongsawat
Ĉefministro de Tajlando en militista uniformo
Ĉefministro de Tajlando en militista uniformo
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1947 (1947-08-31) (76-jaraĝa)
en Nakhon Si Thammarat
Religio budhismo vd
Ŝtataneco Tajlando vd
Alma mater Faculty of Law, Thammasat University • National Institute of Development Administration vd
Partio Partio de Povo Popola vd
Subskribo Somchai Wongsawat
Familio
Edz(in)o Yaowapa Wongsawat vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto • pledadvokato • juĝisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ eniri en politiko, li servis en civila kaj jura servoj. Post emeritiĝo kiel alta jurfunkciulo en 2006, li eniris en politiko post la Tajlanda puĉo de 2006 forigante la registaron de sia bofrato, Thaksin Shinawatra. Li aliĝis al la PPP kiu venkis en la ĝenerala balotado de decembro de 2007, iĝonte Ministro de Eduko kaj poste Ĉefministro. Lia registaro devis lukti kontraŭ la Tajlanda politika krizo de 2008 kaj kontraŭ la tutmonda financa krizo de 2008, antaŭ ke la PPP estis malpermesata de la Kortumo kaj la estraranoj malpermesitaj por partopreni politikon por 5 jaroj pro balota fraŭdo farita de Yongyuth Tiyapairat.