Somera Olimpiko 1940

projekto de tutmonda sporta evento

La Somera Olimpiko 1940 devintus esti la 12-a olimpiko de la moderna erao, sed pro la Dua Mondmilito la evento neniam okazis.

Poster Olympische Sommerspiele Tokio 1940.jpg
Afiŝo de Someraj Olimpikoj Tokio 1940

En junio 1937 la urbo Tokio en Japanio estis elektita por ricevi la olimpikon de la jaro 1940. Sed pro la dua ĉina-japana milito ne eblis organizi la olimpikon kaj Japanio rezignis pri tio la 16-an de julio 1938 ĉe la Internacia Olimpika Komitato.

Sekve la Internacia Olimpika Komitato decidis, ke la olimpiko okazos en Helsinko, Finnlando, kiu malvenkis en la fina voĉdono pri la okazigo de la Somera Olimpiko 1940 la 31-an de julio 1936 en Berlino per 27:36 voĉoj kontraŭ Tokio. Aliaj kandidataj urboj estis Aleksandrio, Ateno, Barcelono, Budapeŝto, Buenos Aires, Dublino, Laŭzano, Londono, Montrealo, Rio-de-Ĵanejro, Romo kaj Toronto.

La eksplodo de la Dua Mondmilito finfine malhelpis entute okazigi la Someran Olimpikon de 1940. Helsinko poste ricevis la rajton okazigi la Someran Olimpikon 1952, kaj Tokio la rajton okazigi la Someran Olimpikon 1964.



Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024