Sommeri
Sommeri estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 497 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Sommeri | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Sommeri | |
Panorama rigardo al Sommeri | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Arbon |
Koordinatoj | 47° 34′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.28333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.56667 °N, 9.28333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 497 |
Areo | 4,2 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8580 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
![]() | |
Mapo de Sommeri | |
Geografio
redaktiSommeri situas sur la montoĉeno Seerücken kaj limas en sudokcidento al la rivereto Aach. La komunumo Sommeri konsistas el la du municipoj Niedersommeri kaj Obersommeri.
Najbaraj komunumoj
redaktiSommeri limas en nordo al Güttingen, en oriento al Kesswil kaj Hefenhofen, en sudo al Amriswil, kaj en okcidento al Erlen kaj Langrickenbach.
Trafiko
redaktiHistorio
redaktiLa unua skriba mencio pri Sommeri kiel Sumbrinaro datiĝas el la jaro 905 post Kristo el dokumento per kiu iu Milo de Zihlschlacht heredigas siajn bienojn al la Monaĥejo Sankt-Galo.
La peŝto
redaktiLaŭ kroniko de pastro Niklaus Zindel mortis en la jaro 1629 576 loĝantoj de la protestanta komunumo en Sommeri pro la peŝto, kiu estis la plej granda parto de la tuta tiama loĝantaro. Sian kulminon havis la epedemio en aŭgusto 1629, kiam en unu monato estis registritaj 230 peŝtviktimoj.
La estiĝo de la hodiaŭa politika komunumo
redaktiLa hodiaŭa politika komunumo Sommeri estiĝis per kunigo de Niedersommeri kaj Obersommeri en la jaro 1967.
Eksteraj ligiloj
redakti