Sonĝo

fikciaĵo imagata dum dormo

Sonĝo estas tute aŭ plejparte nekonscia mensa agado, kies biologian signifon oni ankoraŭ ne plene komprenis. Verŝajne ĝi estas funkcio de la memoro. Laŭ monitorado de funkcioj de la cerbo oni nuntempe estas certe ke sonĝas kaj homoj kaj aliaj bestoj. Plurtaga estado sen sonĝoj estas danĝera por la sano.

"Sonĝo de la Kavaliroj", pentraĵo de Antonio de Farda.

Estas diversaj specoj de sonĝoj, inkluzive de la koŝmaro, kiu kutime estas sonĝo, kiu havas pli grandan efikon sur la emocio de homo, kutime kaŭzante al li panikon, teruron aŭ timon, kaj bonan sonĝon, kiu kaŭzas, ke la persono vekiĝas sentante sin pozitiva. Ekzistas ankaŭ erotikaj sonĝoj, kun bildoj, vidindaĵoj aŭ seksaj sentoj. Tagsonĝo estas la konscia fluo de pensado, kiu malligas onin de aktualaj eksteraj taskoj, kiam atento drivas al pli persona kaj interna direkto.

Nature, estas multaj aliroj por kompreni la esencon de la sonĝo, de respondado al eksteraj aŭ internaj stimuloj, al glitado de la subpremitaj fortoj okupitaj de la egoo al konscio, kaj al la esprimo de konscio simbole, kaj la aliĝo al tio, kio estas ekster la individuo, ĉu al la kolektiva subkonscio, ĉu al la sublima kaj nobla.

Sonĝointerpretado estas la procezo atribui signifon al sonĝoj. En multaj antikvaj socioj, kiel tiuj de Antikva Egipto kaj Antikva Grekio, sonĝo estis konsiderata supernatura komunikado aŭ rimedo de dia interveno, kies mesaĝo povus esti interpretata per kulto de divenado fare de la personoj kvalifikitaj kaj asociataj al spiritaj povoj. Oni scias, ke multaj historiaj personoj estis influitaj de siaj sonĝoj.

En moderna epoko, variaj skoloj de psikologio kaj neŭrobiologio estis proponintaj teoriojn pri la signifo kaj la celo de sonĝoj. Plej fakuloj nuntempe klopodas interpreti la sonĝenhavon kongruante la Freud-an teorion de sonĝo en diversaj landoj, kiel la studoj faritaj en psikologiaj fakulejoj en universitatoj de Usono, Barato kaj Sud-Koreio.

Pri kio la bestoj sonĝas, aŭ tiuj kiuj ne povas alparoli siajn sonĝojn, estas ankoraŭ mistero.

Por plia legado redakti

Por la homa traktado kun sonĝoj legu la artikolon pri Sonĝointerpretado

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti