Sonĝoaŭto
Sonĝoaŭto, origine hungare Meseautó estas sukcesa nigra-blanka filmo en Hungario.
Sonĝoaŭto | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Meseautó |
Produktadlando | Hungario |
Originala lingvo | hungara |
Kina aperdato | 1934 |
Daŭro | 99 minutoj |
Kameraado | Heinrich Balasch |
Reĝisoro(j) | Béla Gaál |
Produktisto(j) | Miklósné Vitéz |
Scenaro | László Vadnay kaj Miklós Vitéz |
Muziko de | Alfréd Márkus, Ferenc Szabó |
IMDb | |
Ĉe la filmoprodukto ariĝis kremo de la hungaraj filmistoj. La spektantoj ne nur ĝuis la filmon, sed ŝlagro de la filmo estis longe sukcesa melodio. La baldaŭa sukceso dankas al tio, ke dum la socialismo tiu filmo ofte estis prezentita en la Hungara Televizio. La historio mem estis tiel sukcesa, ke oni faris pli novan filmon en 2000 laŭ nuntempaj cirkonstancoj.
Rolantoj
redakti- Jenő Törzs, bankestro
- Gyula Kabos, simpla librotenisto de la banko
- Ella Gombaszögi, havanta altan postenon en la banko
- Zita Perczel, simpla, juna dungito de la banko
- Jenő Herczeg, aŭtovendisto
- duarangaj rolantoj: Lili Berky, Gyula Gózon, Géza Márky, Klári Tolnay, Zoltán Várkonyi, Tibor Weygand kaj aliaj
Historio
redaktiLa historio estis okazanta inter la mondomilitoj en Budapeŝto. La bankestro aĉetas aŭton, dume li ekvidis belulinon ĉe la montrofenestro. Por amindumada celo li faras ruzan planon, sed ili ne konas unu la alian. Dume la librotenisto senespere amindumas al Ella Gombaszögi. Ambaŭ amindumadoj renkontiĝas, ĉar Gombaszögi petas la libroteniston spionadi pri la belulino kaj pri la sekreta viro. Ludo de Gyula Kabos kaj Ella Gombaszögi trovis sin en fokuso de la historio.
Posthistorio
redaktiEn 2020 estis kreitaj ankaŭ pli nova filmo kaj teatraĵo.