Sonja Maria BAREND, elkreskis kiel Sonja de Groot (Amsterdamo, 29-an de februaro 1940), estas nederlanda televidoprezentistino, kiu ankaŭ nomiĝas la 'reĝino de la Intervjuspektaklo'. Pli ol kvardek jaroj ŝi videblis je la televido. Fine de 2006 ŝi ĉesis fari televidprogramojn. La ĉiujara Premio Sonja Barend estas premio por la plej bona tv-intervjuo.

Sonja Barend
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1940 (1940-02-29) (84-jaraĝa)
en Amsterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo televida prezentisto • prezentisto
vdr

Biografio redakti

Barend naskiĝis en Amsterdamo kiel filino de la juda David Barend (1905-1943)[1] kaj Wilhelmiena Mecheliena Lobach (1912-1993).[2] Ŝi perdis la patron je 2-jara aĝo kiam li dum la Dua Mondmilito fare de la okupanto estis transportita al la koncentrejo Aŭŝvico. Nekonata de tiu okazaĵo ŝi elkreskis kun la nomo de sia vicpatro kaj nur eksciis pri la sorto de sia patro kiam ŝi estis dekjara.[3][4]

Post la mulo ŝi eklaboris ĉe la Twentsche Bank (Tventa Banko) kiam ŝi estis 15-jara. Poste ŝi nomis tiun periodon inferon. Barend decidis elĉerpi pli el sia vivo. Ŝi iris vespere al la hbs kaj trovis laboron pere de kariera elekta konsultejo. Tiu oficejo faris komercon ankaŭ kun dissendantoj kaj tiel Barend finis ĉe la televido.

Kariero redakti

En 1966 Barend por la unua fojo aperis je la televido kiel anoncistino ĉe la NTS kie ŝi prezentis la programon "De jonge onderzoekers" (La junaj esplorantoj). Poste ŝi prezentis programojn ĉe la VARA kiel Fenklup, reĝisorita de Ralph Inbar kun kiu ŝi la 5-an de decembro 1968 geedziĝis,[5] El Bellevue kaj Dagje ouder.

En 1972 ŝi transiris al AVRO kie ŝi sinsekve prezentis la programojn Sterallures (Stelulambicioj), Een leven in beeld (Vivo en bildo) kaj Sonja 's avonds (Sonja vespere). Ĉe la ludo Wie van de Drie? (Kiu el la tri) ŝi dum iom da tempo estis en la ludforumo. Sekve ŝi iris (kun la tiama edzo Ralph Inbar) al Israelo por loĝi kaj labori. Post ŝia reveno ĉe VARA ŝi prezentis la sufiĉe bone spektatajn parolprogramojn kiel Sonja's goed nieuws show (bonnovaĵa spektaklo de Sonja) kaj Sonja op maandag, Sonja op dinsdag (Sonja je lundo, Sonja je mardo) ktp. Ŝlosilrolon en la fono ludis la elpensintino kaj redaktorestrino Ellen Blazer.

 
Sonja Barend (1987)
 
Sonja Barend (1968)
 
Sonja Barend (1983)

Referencoj redakti

  1. https://www.joodsmonument.nl/nl/page/160252/ David Barend
  2. Documentaire de Coen Verbraak, elsendita je sabato la 7-an de aprilo 2012 en Nederland 1, 22:30-23:30
  3. https://www.nrc.nl/nieuws/2017/02/20/en-weg-was-sonjas-vader-6824921-a1546881 En weg was Sonja’s vader auteur= Frits Abrahams uitgever=NRC Handelsblad 20-an de februaro 2017
  4. https://www.volkskrant.nl/boeken/barend-schrijft-sober-koel-en-krachtig-haar-levensverhaal~a4469700/ Barend schrijft sober, koel en krachtig haar levensverhaal eldonejo de Volkskrant aŭtoro Aleid Truijens 4-an de marto 2017
  5. Ralph Inbar en Sonja Barend: hun huwelijksadvertentie vernoeming.nl