Sonorhorloĝo (aŭ fraphorloĝo) estas horloĝo kiu sonorigas la horojn aŭdeble per sonorilogongo. Por 12-hora frapado, plej ofta en nuntempaj fraphorloĝoj, la horloĝo frapas unufoje je la 1:00 a.t., dufoje je la 2:00 a.t., pluigante tiele ĝis dekdu fojojn je la 12:00 a.t., tiam oni startigas denove, frapante unufoje je la 1:00 p.t., dufoje je la 2:00 p.t., pluigante tiele ĝis dekdu fojojn je la 12:00 p.t.

La horloĝturo nomata "Big Ben" dum la nokto.
Turhorloĝo de la tureto de la konstruaĵo de la Reĝa Poŝt-Oficejo en la Sunpordo en Madrido. El tiu turhorloĝo praktike preskaŭ ĉiu hispano sekvas la ŝanĝojn de la jaroj dum la nokto el la 31-a de decembro al la 1-a de januaro, dum sur la placo oni celebras grandegan feston.

La sonorila trajto de fraphorloĝoj estis origine pli grava ol la ciferplato; la plej fruaj horloĝoj fakte sonorigis la horojn, sed ne havis ciferplatojn kiuj ebligis legi la horojn.[1] La disvolvigo de mekanikaj horloĝoj en la 12a jarcento en Eŭropo estis necesa por la sonorigo de avertoj pri la kanonaj horoj por alvoki la komunumon al la preĝado. La plej fruaj konataj mekanikaj horloĝoj estis grandaj fraphorloĝoj instalitaj en turoj en monaĥejoj aŭ publikaj placoj, por ke la sonoriloj estu aŭdeblaj sufiĉe for. Kvankam frua fraphorloĝo en Sirio estis 12-hora fraphorloĝo, multaj fruaj fraphorloĝo frapis ĝis 24 fojojn, partikulare en Italio, kie la 24-hora fraphorloĝo, markante italajn horojn, estis amplekse uzata en la 14a kaj 15a jarcentoj. Kiam la moderna 12-hora fraphorloĝo iĝis pli disvastigita, partikulare en Granda Britio kaj Norda Eŭropo, 12-hora fraphorloĝo iĝis pli kaj pli disvastigita kaj finfine iĝis la normigo.

Aldone al frapado por horoj, multaj fraphorloĝoj sonorigas horerojn plej ofte por kvaronoj per unusola frapo. En katolikaj ruraj areoj iam oni sonoris dufoje per po unu frapo antaŭ la meso, tio estas kaj duonhore kaj kvaronhore antaŭ la komenco. Kelkaj fraphorloĝoj ripetas la averton post unu aŭ du minutoj, tio estas por ekemplo dufoje je la 2:00 p.t. kaj denove dufoje je la 2:01 p.t., tiele la neatentintaj kalkulantoj povos pli ĝuste kalkuli la frapojn, kio eble ne estas neceso je la 2:00 sed eble jes je la 12:00. Kelkaj fraphorloĝoj anstataŭas la frapojn per muzikaj melodieroj. Tiel oni parolas pri kariljono.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Milham 1945, p. 197.

Bibliografio redakti

  • Bruton, Eric (2002). The History of Clocks and Watches. New York: Time Warner. ISBN 0-316-72426-2.
  • Landes, David (1983). Revolution in time: Clocks and the making of the modern world. Cambridge, MA: Harvard University Press. ISBN 0-674-76802-7.
  • Milham, Willis I. (1945). Time and Timekeepers. New York: Macmillan. ISBN 0-7808-0008-7.
  • Needham, Joseph (1986). Science and Civilization in China: Volume 4, Physics and Physical Technology, Part 2, Mechanical Engineering. Taipei: Caves Books Ltd.
  • Symonds, R.W. (1947). Pevsner, Nikolaus, ed. A Book of English Clocks. The King Penguin Books. Harmondsworth & New York: Penguin Books.