Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa urbo. Por informoj pri historia departemento, vidu la artikolon Sopron (historia departemento).

Sopron [ŝopron] estas urbo kun departementrajto kaj subregiona centro en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. Ĝi estas distrikta ĉefurbo. Sopron estas germane Ödenburg, latine Scarbantia.

Sopron
urbo kun departementaj rajtoj • Hungaria urbo • urbo kun komunumaj rajtoj • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 61 784  (2023) [+]
Loĝdenso 366 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 41′ N, 16° 35′ O (mapo)47.68333333333316.583333333333Koordinatoj: 47° 41′ N, 16° 35′ O (mapo) [+]
Areo 169,01 km² (16 901 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Sopron (Hungario)
Sopron (Hungario)
DEC
Sopron
Sopron
Situo de Sopron

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sopron [+]
vdr
Dulingva stratŝildo en Sopron

Geografio redakti

Sopron situas je 16° 60'; de orienta longitudo kaj 47° 68'; de norda latitudo (47° 41′ N, 16° 36′ O (mapo)47.68166666666716.591666666667.

Norde de ĝi situas la Lago Fertő (germane Neusiedler See), okcidente kaj sude la limo al Aŭstrio.

 
Fajroturo

Historio redakti

Post la menciita romia erao post jarcentoj sekvis la hungara dominado. En 1273 ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a okupis la urbon pro perfido, tamen post 4 jaroj hungara reĝo Ladislao la 4-a (Hungario) reprenis ĝin, poste donacis titolon al Sopron: libera reĝa urbo. Inter 1297 kaj 1340 oni konstruis urbomuron 8-10 m altajn. Inter 1441 kaj 1463 la urbo estis hipotekita al la germana-romia imperio. En 1526 la judoj estis forpelitaj el la urbo. En 1529 la turkoj prirabis la loĝantojn. En 1553, 1622, 1625, 1635, 1681 la urbo estis hejmo de la hungara parlamento. En 1605 armeo de Stefano Bocskai prirabis la urbon. Pro pesto duono de la loĝantoj mortis en 1655, post 112 jaroj la plena urbo cindriĝis pro incendio. Sopron kontinue estis fidela al la Habsburgoj, en 1705 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a ne povis okupi la urbon, tamen ĝi sukcesis en la sekva jaro.

En 1716 en la urbo okazis la unua teatra spektaklo en Hungario germanlingve, en 1769 la urbo konstuis la unuan teatrejon en la lando. En 1753 en Brennbergbánya (nun jam apartenaĵo de Sopron) komencis minadi karbon en Hungario.

Post la unua mondmilito kaj la sekva redivido de Eŭropo fare de la usona prezidento Woodrow Wilson, Burgenlando estis donita al Aŭstrio, sed Hungario atingis plebisciton en 1921, kiu mirige donis al ĝi en la urbo preskaŭ du trionojn el la voĉoj (ekde tiu tempo Sopron havas titolon "Civitas Fidelissima" (latino) – plej fidela urbo). Tiu disigo de Sopron/Ödenburg el la resto de Burgenlando estis tre doloriga por la Aŭstroj kaj la Germanoj. Tiuj klarigas la elekton de Hungario fare de Germanlingvuloj per la fakto, ke oni timis komunismon, kaj Hungario regata de la tre konservativa admiralo Horthy ŝajnis pli sekuriga ol Aŭstrio, agitata de marksistaj movadoj. Oni decidis, do, ne laŭ sia lingvo aŭ etneco, sed laŭ sia politika sinteno.

Rezultis, ke Sopron fariĝas norde, okcidente kaj sude ĉirkaŭata de Aŭstrio. Inverse la aŭstria provinco Burgenland ne plu havis ĉefurbon. Pro tio necesis, ke la aŭstra urbo Eisenstadt (hungare Kismarton) iĝu ĉefurbo.

Pro la situo de Sopron ne estas mirige, ke Sopron ludis interesan rolon en la falo de la Fera Kurteno, kiam en 1989 pluraj centoj da GDR-anoj provis transiri la limon al Aŭstrio kaj sukcesis fari tion sen malhelpo de la hungariaj aŭtoritatoj. Pro tio poste okazis kelkaj vanaj protestoj de la mortanta GDR sed ankaŭ pluraj oficialaj dank-esprimoj de FRG al Hungario.

Datenoj redakti

Iama kelta setlejo tiuloka havis la (probable latinan) nomon Scarbantia.

La proksima lago Fertő estas naturprotektejo, ankaŭ ĉe la aŭstria flanko de la lago.

Aliĝoj redakti

Vilaĝoj Brennbergbánya kaj Balf aliĝis al Sopron. La unua estis ĝis 1956 grava karbonminejo, la lasta situas apud lago Fertő kaj havas gravan kuracbanejon kaj mineralakvo de Balf ricevis premion "Magyar Termék-Nagydíj 2005".

Bánfalva aŭ pli longe Sopronbánfalva estas pilgrimloko. Romkatolika preĝejo konstruiĝis en 1495, kiun la turkoj detruis. En 1827 la preĝejo estis renovigita. La turo estas 38 m-ojn alta.

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Sopron

Sakralaj vidindaĵoj redakti

Profanaj vidindaĵoj redakti

 
Teatro Petőfi en Sopron

Eduko redakti

Ekde 1919altlernejokampusouniversitato funkcias en Sopron.

Famuloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Sopron.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Sopron.

Famaj nomportantoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti