Sorano de Efezo

helena kuracisto

Sorano de Efezo (antikve-greke Σωρανός ὁ Ἑφέσιος, Sōranós ho Efésios, latine Soranus Ephesius; 98138) estis greka kuracisto, ginekologo, obstetrikisto kaj pediatro, la ĉefa reprezentanto de la metodisma lernejo pri medicino (kiu emfazis simplajn kaj praktikajn regulojn, surbaze de teorio kiu atribuis al ĉiuj malsanoj ian adversan staton de “internaj poroj”).

Σωρανός ο Εφέσιος
(98-138)
"De morbis acutis et chronicis", verko reeldonita en Amsterdamo, en la jaro 1709.
"De morbis acutis et chronicis", verko reeldonita en Amsterdamo, en la jaro 1709.
Persona informo
Naskiĝo 98
en Efeso,  Turkio
Morto 138
en Efeso,  Turkio
Lingvoj antikva grekalatina
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo kuracistoginekologo
vdr

Liaj skribaĵoj normigis la medicinan koncepton pri la malsanoj de la virinoj, gravedeco, kaj porinfanaj zorgoj dum preskaŭ 1500 jaroj. Oni priskribas lin kiel la plej granda ginekologo de la antikva tempo, kaj laŭŝajne li estis kontraŭa al la abortigaj praktikoj kiuj superregis la romiajn kutimojn liaepoke.[1]

Vivo redakti

Laŭ la enciklopediisto Suda[2], li estis filo de Menandro kaj Fobos kaj praktikis medicinon en Aleksandrio kaj Romo dum la regadoj de la imperiestroj Trajano kaj Hadriano. Li same estis samtempulo de la greka kuracisto Arkigeno, kiu faris uzon de liaj kuraciloj. Li estis mentoro de Statilius Attalus[3], arkiatro de la imperiestroj Marko Aŭrelio kaj Lucio Vero (130-169).[4]. Dum kelka tempo li vivis en Akvitanio kie li restis kun la celo pri traktado de haŭto-malsanoj kiuj estis tre ordinaraj liaepoke.

Tertuliano mencias kvarvoluman verkon de Sorano, Pri la animo (latine De anima), en kiu la aŭtoro klasas la animon en sep partoj krom nei ĝian senmortecon. Paŭlo de Egino citas lin kiel unu el la unuaj grekaj verkistoj kiuj priskribas la nematodon Dracunculus medinensis kaŭzanton de la parazita malsano konata kiel vermo de gvineo. Li laŭŝajne ĝuis grandan reputacion inter la antikvuloj, ĉar Sankta Aŭgusteno nomas lin “Plej nobla medicina verkisto” (latine Medicinae auctor nobilissimus)[5] kaj Tertuliano "Methodicae Medicinae instructissimus auctor".[6]

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti