Posada de Valdeón

(Alidirektita el Soto de Valdeón)

Posada de Valdeón [poSAda debaldeON] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco kaj tradicia areo Valdeón. Posada de Valdeón estas komprenebla etimologie kiel Gastejo de la Valo de Leono. Ĝi estas en la kerno de la Nacia Parko Picos de Europa.

Posada de Valdeón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24915
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 420  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 9′ N, 4° 55′ U (mapo)43.151666666667-4.9194444444444Koordinatoj: 43° 9′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 927 m [+]
Areo 164,06 km² (16 406 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Posada de Valdeón (Provinco Leono)
Posada de Valdeón (Provinco Leono)
DEC
Posada de Valdeón
Posada de Valdeón
Situo de Posada de Valdeón
Posada de Valdeón (Hispanio)
Posada de Valdeón (Hispanio)
DEC
Posada de Valdeón
Posada de Valdeón
Situo de Posada de Valdeón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Posada de Valdeón [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Posada de Valdeón en la provinco.
Picos de Europa el Posada de Valdeón.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Caín de Valdeón, Santa Marina de Valdeón, Caldevilla de Valdeón, Cordiñanes de Valdeón, Los Llanos de Valdeón, Posada de Valdeón, Prada de Valdeón kaj Soto de Valdeón, okupas totalan areon de 164,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 424 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 102 km de Leono, provinca ĉefurbo.

En tiu municipo estas la plej alta punkto de Picos de Europa, nome Torre Cerredo, kunhavata kun Asturio. En la mateniĝo de la 7a de Januaro 2021, en la Vega de Liordes, sur la leona deklivaro de Picos de Europa, oni registris 35,8 gradojn sub nulo, nome la plej malvarma temperaturo iam registrita en Hispanio ĝis tiam.​

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Posada estis centro de mezepoka domararo Valdeón, kies nomo aperas en la nunaj loĝloknomoj. La preĝejo estas dokumentita ekde 1098 kaj la baptujo estis datita en 1158. La preĝejo de Barrejo estas dokumentita ekde 1098 kaj 1113 kaj la monaĥejo de Sankta Stefano estas dokumentita ekde 1093 kaj 1189. La monaĥejo de Sankta Isidoro estis konstruita de la monaĥoj de Sankta Marina de Valdeón en Corona ĉirkaŭ 1093.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kuirarto).

Posada de Valdeón estis ĝemeligita kun Annoix, Francio.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti