Sotresgudo
Sotresgudo [sotresGUdo] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la nordokcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Sotresgudo estis etimologie sugestita kiel devena el Arbaro de Sisebuto (Soto de Sisebuto) aŭ el Sub Skudo, alude al Montaro de Escudo.
Sotresgudo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09135 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 433 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 35′ N, 4° 11′ U (mapo)42.578055555556-4.1769444444444Koordinatoj: 42° 35′ N, 4° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 874 m [+] | ||
Areo | 172 km² (17 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 172,19 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 445 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 480 el 1980-aj jaroj.
1981 | 1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2013 | 2017 | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
928 | 833 | 800 | 683 | 645 | 512 |
461 |
Ĝi distas 61 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas okcidente kun la provinco Palencio. La municipa teritorio enhavas krom la ĉefurbon, naŭ submunicipojn kaj la loĝlokon Peones de Amaya.
En 2021 la municipo havis 445 loĝantojn, el kiuj 89 estas de la ĉefurbo Sotresgudo, 92 de Guadilla de Villamar, 57 de Cañizar de Amaya, 39 de Amaya, 39 de Sotovellanos, 38 de Salazar de Amaya, 31 de Cuevas de Amaya, 27 de Quintanilla de Riofresno, 14 de Barrio de San Felices, 14 de Rebolledillo de la Orden kaj 5 de Peones de Amaya.
Preskaŭ unu triono de la areo de la teritorio estas inkludita en Loko de Komunuma Gravo (LIC) nº ES4120093 kaj en la Birdoprotekta Zono (ZEPA) “Humada-Peña Amaya”, nº ES0000192.
HistorioRedakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Fruaj literumadoj estis Soto de Sescuto, en dokumento de la Monaĥejo de Sahagún, kio estus evoluinta al Soto Sesgudo; kaj Soto-Sgudo kaj Sot-Sgudo (1334-1369) kaj Sotrasgudo (1751).
La plej frua referenco dokumenta datas de 1215. Temas pri dokumento per kiu Henriko la 1-a de Kastilio konfirmas la donacojn kiujn faris lia patro, Alfonso la 8-a, al palencia monaĥejo de Sankta Andreo de la Rojo. En tiu dokumento oni citas Sanctum Martinum de Sotosesgudo. En dokumento de 1250 aperis kiel Sotosgudo. En la registro Libro Bececerro de las Behetrías, 1352, oni mencias ĝin kiel Sotosgudo.
Meze de la 14-a jarcento ĝi estis loko de la reĝino, dividita en kvartaloj Sankta Mikaelo, nuna Sotresgudo, kaj Sankta Kristoforo, ĉe la areo de la samnoma ermitejo. Inter ambaŭ kernoj estas la ermitejo de Nuestra Señora de Entrambosbarrios (inter ambaŭ kvartaloj), nuna kapelo de la tombejo.
Sotresgudo formis parton de la partido de Villadiego, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. La Duko de Fría nomumis vicurbestron.
AktualoRedakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj, bovoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo, la ermitejoj de Sankta Kristoforo kaj de Nuestra Señora de Entrambosbarrios, la duarka domego (ĉu iama hospitalo?), vinkeloj, blazondomoj, arkeologiaj kuŝejoj, senhomejoj.