Sotuta estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Sotuta. La komunumo estas en la regiono 5 "Centro Sur". "Centro Sur" en la hispana signifas "Centro Sudo", do tiu regiono estas en la sudcentra parto de Yucatán kaj ĝi havas limon kun la regionoj 2, 4 , 6 , 8 kaj 9. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31069.

Sotuta
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97690
Kodo laŭ INEGI 31 069
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 081
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 37′ N, 89° 0′ U (mapo)20.616666666667-89Koordinatoj: 20° 37′ N, 89° 0′ U (mapo) [+]
Alto 21 m
Areo 613,3 km² (61 330 ha)
Horzono UTC -6
Sotuta (Jukatanio)
Sotuta (Jukatanio)
DEC
Sotuta
Sotuta
Situo de Sotuta
Sotuta (Meksiko)
Sotuta (Meksiko)
DEC
Sotuta
Sotuta
Situo de Sotuta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sotuta Municipality [+]
vdr
La situo de la regiono 5 en Yucatán

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 8081 loĝantojn. El tiuj estis 4082 viroj kaj 3999 virinoj. La komunumo havas surfacon de 613,3 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 21 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 59,9 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 24,1 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 4552 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 3623 scipovis legi kaj skribi kaj 927 personoj estis analfabetoj. Do 20,36% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 7633 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 4586 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 60,1% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti