Soveta armeo

(Alidirektita el Soveta Armeo)

Soveta armeo (ruse Советская Армия) estis oficiala nomo por soldataj fortoj de Sovetunio post la jaro 1946. Soveta armeo estiĝis per alinomigo kaj ampleksa reorganizo de Ruĝa Armeo. Spite al disfalo de USSR en la jaro 1991 ekzistis la sovetaj armitaj fortoj fakte ĝis fino de la jaro 1993, nome en aspekto de Unuiĝintaj armitaj fortoj de KSŜ, kvankam formale ili ĉesis ekzisti la 14-an de februaro 1992. Al la 7-a de majo 1992 en la vicoj de Unuiĝintaj armitaj fortoj de KSŜ troviĝis 2 822 000 viroj kaj virinoj.

Soveta armeo
terarmeo
Dum 1946 - 25-a de decembro 1993
Antaŭulo Ruĝa Armeo
Sidejo Moskvo
Lando Sovetunio
vdr
Insigno de soldataro kaj suboficiroj de Soveta armeo