Sovetia honora tombejo ĉe Kastelo Belvedere

La Sovetia honora tombejo ĉe Kastelo Belvedere (germane: Sowjetischer Friedhof im Schloßpark Belvedere) estas tombejo en Vajmaro (Germanujo), ĉefe por anoj de taĉmentoj troviĝintaj en tiu ĉi regiono. Ĝia grandeco estas de 1,7 hektaroj. Alia sovetia tombejo estas ĉe la Ilm-parko.

La tombejo, fone la kastelo

Historio redakti

Laŭ komisio de la turingia NS-goviestro Fritz Sauckel aranĝitis jam en 1937/38 sub la kastelo tombejo por nacisocialisme honorinduloj. Iliaj korpoj post 1946 translokitis al aliaj normalaj tombejoj.

Priskribo redakti

 
Obelisko honora

Mezo de la tombejo staras modesta obelisko kun blazono de USSR. Ĉiun 8-an de majo kaj dum aliaj festotago tie estas ceremonie alportataj kunplektaĵoj kaj florbukedoj.

Ĉirkaŭ la obelisko estas faritaj unuopulaj kaj kolektivaj tomboj kun malpompaj tomboŝtonoj. En la areo kreskas ankaŭ kverkoj apartenantaj — laŭ origina plano — al honora arbareto.

Dume ĉe la Ilm-tombejo estis enterigitaj militintoj dum la Dua mondmilito, tie ĉi krome ankaŭ civiluloj estis entombigitaj. Oni uzis la tombejon inter 1946 kaj 1975 (kun sume ĉ. 2000 sepultadoj). Administracie ĝi estis ĝis la 1994-a jaro sub sovetia regado. Hodiaŭ responsas pri ĝi la urbo Weimar. Frapas onin la ofte juna aĝo de la mortintaj sovetiaj soldatoj.

La tombejo estas parto de la larĝe etenditaj kompleksoj de la kastelo kaj kastelparko Belvedere kaj grava historia monumento.

Literaturo redakti

  • Roland Dressler, Jochen Klauss: Weimarer Friedhöfe, Böhlau Verlag, Weimar 1996, ISBN 3-412-00496-0, p. 176-177.
  • Gitta Günther (eld.): Weimar: Lexikon zur Stadtgeschichte. Verlag Hermann Böhlaus Nachf, Weimar 1998, ISBN 3-7400-0807-5, Friedhöfe für Angehörige der sowjetischen Armee, p. 127-128