Soveto

unu el multaj Rusiaj kaj Sovetiaj politikaj aŭ registaraj organizaĵoj

Soveto estas revolucia konsilio, kiun elektas ordinare ne la tuta loĝantaro de iu ŝtato, provinco aŭ urbo, sed iu revolucia grupo, ekz. laboristoj, kamparanoj, soldatoj, eĉ anoj de iu certa profesio. Ofte sovetoj formiĝis spontane dum revolucioj. La vorto "soveto" devenas de la ruslingva cове́т.

Strukturo de sovetoj

Revolucia popolkonsilio memregada en Rusio dum la revolucioj de 1905a kaj 1917a jaroj, kiun la bolŝevistoj rigardis novtipa formo de ŝtatregado. Tiusence sovetoj estas rimedo de la diktaturo de la proletaro.

Sovetoj formas hierarkion; sovetoj de iu nivelo elektas la sovetojn de pli alta nivelo. Kontraŭe al la plej multaj parlamentoj la mandato de soveto estas imperativa, tio estas, elektantoj rajtas preskribi al sovet(an)o, kiel decidi pri certaj demandoj. La elektantoj de soveto povas ĉiam malelekti ĝin kaj enoficigi alian. Tiusence sovetoj estas rimedo de rekta demokratio.

En Sovetio, administrata de la Supera Soveto (Верховный Совет, verĥovnij savjet), sovetoj estis elektitaj de la popolo, sed kandidatiĝo eblis nur tra la komunisma partio.

Vidu ankaŭ redakti