Spalatindomo en Torgau

La Spalatindomo (germane Spalatinhaus) en Torgau, Germanujo (Wintergrüne nr 5), estas unu el la plej malnovaj loĝdomoj surloke.

Spalatinhaus en 2014

Historio redakti

La t.n. Spalatin-domo konstruitis inter 1493-94 laŭ komisio de princo-elektisto Frederiko la Saĝa. Li volis prepari sin al la pilgrimvojaĝo en la Sankta Lando kaj donacis por tio en 1492 altaron nomitan Crucis novae sive conceptionis Mariae (=nova Kruco aŭ koncipo de Mario) en la Mario-kirko. Por la prizorgo de ĝi oni bezonis klerulon - kaj por ties loĝadon oni konstruis la menciitan domon kie troviĝis en strato nomita Im Sack.

Ĝi estas la lasta konserviĝinta de iam ne malpli ol 15 pastraj loĝdomoj en Torgau. En 1523 venis surloken Georg Spalatin, kiu estis ricevinta la domon fare de la princo-elektisto kiel feŭdaĵon. Spalatin estis edukisto de la princidoj, kortega predikanto kaj ŝatata konsiliisto princa. Krome estis li intima amiko de Marteno Lutero. Tial iĝis tiu ĉi domo renkontiĝloko de pluraj reformantoj dum ilia restado en Torgau. Spalatin vendis la domon en 1533 por 200 guldenoj.

Alloge estas ke la interno apenaŭ ne ŝanĝiĝis en la kuro de historio. En 2011 la amikara societo Denkmalpflege Torgau akiris la domon kadukiĝintan. En 2017, okaze de la datreveno 500-a reformacia ĝi remalfermiĝu kiel muzeo kaj aŭtentika reformaci-memorigloko.

Fonto redakti

Informbroŝuro eldonita fare de Förderverein für Denkmalpflege in der Stadt Torgau e.V..

Eksteraj ligiloj redakti