Spantekow

komunumo de Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio

Spantekow [ŜPANteko:]estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Antaŭpomerio-Greifswald de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1105 loĝantojn. Spantekow estas la administra sidejo de la komunumaro Amt Anklam-Land. Krom la ĉefa loĝloko Spantekow, la komunumo ankoraŭ konsistas el la loĝlokoj Dennin, Drewelow, Fasanenhof, Janow, Japenzin, Neuendorf B, Rebelow, Rehberg kaj Schwerinshorst.

Spantekow
Blazono
Spantekow (Germanio)
Spantekow (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Distrikto Antaŭpomerio-Greifswald
Komunumaro Amt Anklam-Land
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 039727
Poŝtkodo 17392
Aŭtomobila kodo VG
Oficiala Municipokodo 13075127
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Reinhardt Elstner
Adreso de la administrejo Rebelower Damm 2
17392 Spantekow
Demografio
Loĝantaro 1105 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 47′ N, 13° 32′ O (mapo)53.78333333333313.533333333333Koordinatoj: 53° 47′ N, 13° 32′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 17 m
Areo 36,47 km²
Oficiala retejo http://www.amt-anklam-land.de
vdr

Trafiko redakti

La urbo Anklam situas proksimume 15 kilometrojn pli nordoriente. La komunumo ligiĝas al la aŭtovoja reto de Germanio pere de la el-/enveturejo "Anklam" de la germana aŭtovojo A20, en distanco de 15 kilometroj okcidente de la komunuma centro.

Eksteraj ligiloj redakti

 
ruina pordega domo de la historia fortikaĵo
 
la loka kirko, kun trabfaka turo