Spa
Pri la aliaj signifoj de SPA rigardu en SPA.
Spa | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
municipo en Belgio urbo de Belgio kuracloko vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Belgio | ||||
Provinco | Lieĝo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 4900 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 415 (januaro 2016) | ||||
Loĝdenso | 265 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 29′ N, 5° 52′ O (mapo)50.4833333333335.8666666666667Koordinatoj: 50° 29′ N, 5° 52′ O (mapo) | ||||
Areo | 39,82 km² (3 982 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Spa, Belgium [+] | |||||
Spa aŭ Spao estas municipo en Belgio, kiu en la jaro 1594 ricevis la urbajn rajtojn. Ĝi situas en romantika valo inter montetoj, partaj en ardena montaro, je 35 kilometroj sud-okcidente de Aĥeno. Komence de januaro 2016 ĝi havis 10 415 loĝantojn.
Estas akvofonto kaj kuracejo kiuj altiradas multe da turistoj al Spa. En la angla lingvo la vorto spa eĉ iĝis ĝenerala termino por loko kun kuraca akvo. Jam en 14-a jarcento oni venis al Spa por bani.
La germanimperia ĉefkazerno estis tie en 1918, kie oni konversaciis pri la armistico, kaj el kie la germanaj delegitoj iris al la franca situo por rendevui marŝalon Ferdinand Foch kaj pledi pacon.
Apud Spa troviĝas aŭtokurejo Spa-Francorchamps, sur kiu okazas la ĉiujara Granda Premio de Belgio de Formulo Unu. La kurejo ekzistas de 1920 kaj estis fifama pro longaj rektaj partoj, kiuj permesis altegajn rapidojn kaj igis la veturadon tre danĝera. Pro tio oni en 1970 fermis la kurejon kaj reduktis ĝin de 14 km al 7 km. De 1983 denove okazas konkursaj veturadoj.
Famuloj
redaktiEn Spa mortis:
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la municipo (france kaj nederlande)
- Francorchamps - Belga Grand-Premia aŭto-kurejo (france kaj angle)