Sparapeto (sparapet, armene Սպարապետ) estis plej alta militista posteno (poste honora titolo) en antikva kaj mezepoka Armenio, la supera ĉefkomandanto de la armeo. Ĝi aperis en la 2-a jarcento a.K.,[1] dum regado de Artaŝes la 1-a, kaj estis uzata en la reĝlando Armenio kaj la armena reĝlando en Kilikio.

La posteno tradicie estis heredata en la naĥarara familio Mamikonjan dum regado de Arsakida Dinastio kaj poste, dum la marzpanata periodo (428636). Ekde la lasta duono de la 8-a jarcento estis heredata en la familio Bagratuni.[2]

Referencoj redakti

  1. Jeremjan, Suren. (1987) “Հայաստանը հելլենիստական դարաշրջանում (Armenio dum la Helenisma Epoko)”, Armena Soveta Enciklopedio 13 (armene), p. 98.
  2. La artikolo Sparapeto ĉe gufo.me (ruse).