La flago de Eŭropo estas dek du oraj steloj en cirklo sur blua fono. Ĉiam estis 12 steloj; la steloj ne respondas al la nombro da membraj ŝtatoj.

Flago de Eŭropo
Flago de Eŭropo
Flago de Eŭropo
Eŭropaj simbolojflagomarkemblemo
Uzo 111000
Proporcio 2:3
Oficialigo 8-a de decembro 1955 (KdE)[1];

29-a de junio 1985 (EEK)[2]

Aŭtoro Arsène Heitz kaj Paul M. G. Lévy
vdr

La flagon kreis la Konsilio de Eŭropo je la 8-a de decembro 1955, uzante dezajnon proponitan de la ĉefheroldo de Irlando. Ekde la komenco la Konsilio volis, ke la flago estu uzata de aliaj celantoj de Eŭropa integriĝo, kaj la Eŭropa Unio (tiam la Eŭropa Komunumo) adoptis ĝin la 26-an de majo 1986. Kvankam la flago origine celis je tuta Eŭropo, ĝi hodiaŭ iĝis internacie rekonata simbolo por EU, kaj do malbone taŭgas kiel neŭtrala flago por la mondoparto Eŭropo. Eŭropanoj ekster EU (ekzemple en Norvegio aŭ en Eŭropa Rusio) uzas ĉi flagon ĉefe por signali politikan subtenon de la Unio, kaj ekzemple ne por montri eŭropecon kontraste al azieco aŭ afrikeco.

Priskribo redakti

 
Proporcioj

Konstitucia priskribo redakti

La Roma Traktato de 2004 pri Eŭropa Konstitucio, en sia artikolo I-8 (simboloj de la Unio), precizigas, ke "la standardo de la Unio montras cirklon de dekdu oraj steloj sur blua fono".

Koloroj redakti

  • Bluo: Pantone Reflex Blue aŭ 100 % da Process Cyan miksigitaj kun 80 % da Process Magenta en la kolorkvara formato aŭ (0, 0, 153) = #000099 en la formato RVB (Ruĝo Verdo Bluo);
  • Flavo: Pantone Yellow aŭ 100 % da Process Yellow en la kolorkvara formato aŭ (255, 204, 0) = #FFCC00 en la formato RVB.

Historio de la standardo redakti

 
Malnova flago de la Eŭropa movado

La historio de la standardo datiĝas de 1950. La Konsilio de Eŭropo kreiĝis en 1949; ĝi celas i.a. defendi la homajn rajtojn kaj plivalorigi la eŭropan kulturon. La 18-an de Aŭgusto 1950 la Konsilio de Eŭropo taskis komisionon eltrovi por Eŭropo standardan simbolon, kiu kunigu "la spiritajn kaj moralajn valorojn, kiuj estas la komuna heredaĵo de la [eŭropaj] popoloj". Robert BICHET estis la raportanto de tiu komisiono. Multaj proponoj fariĝis: verda litero 'E' sur blanka fono, flava disko kaj ruĝa kruco sur blua fono -- tiu unua propono ne kontentigis pro ĝia estetikeco, dum la dua (same kiel ĉiuj proponoj kun kruco) estis rifuzita pro la malaprobo de Turkio.

Ekspozicio okazis en Parizo: tie japano elpensis grandan flavan stelon sur blua fono. La kombino de bluo kaj flavo plaĉis, kaj oni ekzamenis plurajn proponojn kun flavaj steloj kaj blua fono. La hispano Salvador DE MADARIAGA (1886-1978) proponis bluan fonon kaj flavajn stelojn, kiuj indikas la lokojn de la eŭropaj ĉefurboj; sed tiu stelfiguro similis al la Granda Ursino. Aliaj proponis ian krucon, kiun rifuzis la socialistoj. En 1953 BICHET proponas cirklon el 15 flavaj steloj sur blua fono (ĉar tiam la Konsilio de Eŭropo konsistis el 15 membroŝtatoj); sed Germanio protestis pro tio, ke Sarlando havis sian stelon en tiu propono. En 1954 la komisiona raportanto proponas 8 flavajn ringojn, sed la propono estis malaprobita, ĉar ĝi similis al la Olimpika standardo, ĉar la ringoj elvokas sklavoĉenojn aŭ telefonringon, kaj ĉar kontraŭis la kristan-demokratoj kaj la socialistoj.

Por pluaj diskutoj pri la nombro da steloj, oni finfine elektis 12: tiu nombro simbolas la unuecon de la eŭropaj popoloj. La 25-an de oktobro 1955 la Parlamenta Asembleo unuanime alprenis standardon el cirklo de 12 flavaj steloj sur blua fono. Tiun proponon definitive alprenis la Komitato de Ministroj de la Konsilio de Eŭropo en Decembro 1955. La standardon oni unuafoje uzis la samjaran 13-an de decembro.

Poste la Konsilio de Eŭropo instigis la aliajn eŭropajn organizaĵojn alpreni la saman standardon.

En 1983 la Eŭropa Parlamento elektis tiun flagon kiel sian propran emblemon per nedeviga rezolucio; ĝi krome proponas, ke tiu flago fariĝu la standardo de la Eŭropa Komunumo. Tiuepoke la Eŭropa Parlamento ja regule kunsidis en la kunsidejo de la Konsilio de Eŭropo, kiu montris tiun standardon. Finfine en 1985 ĉiuj ŝtatestoj kaj ĉefministroj de la Eŭropaj Komunumoj alprenis la standardon de la Konsilio de Eŭropo, kiu fariĝos la oficiala emblemo de la Eŭropaj Komunumoj la 1-a de januaro 1986 -- t.e. vole samtempe kiam la Eŭropa Komunumo konsistos el 12 membroŝtatoj pro la membriĝo de Hispanio kaj Portugalio. De tiam la standardon uzas ĉiuj eŭropuniaj institucioj; ĝin pli kaj pli uzas ankaŭ la membroŝtatoj kun siaj naciaj standardoj.

Nuntempe la emblemo (logotipo) de la Konsilio de Eŭropo fariĝis la eŭropa standardo kun flava, manskribo-stila 'e' por signi la specifecon de la Konsilio. Male de la standardo kaj la himno (komunaj eŭropaj simboloj), tiu emblemo estas la distingaĵo propra de la Konsilio de Eŭropo. La organizaĵo alprenis ĝin en Majo 1999 okaze de sia 50-a datreveno; ĝin konfirmis rezolucio de la Komitato de Ministroj en 2000.

Simbola signifo redakti

  • La nombro 12: en pluraj tradicioj dek-duo estas nombro, kiu simbolas unuecon, plenecon kaj perfektecon: la 12 monatoj, la 12 zodiakaj signoj, la 12 tagaj kaj noktaj horoj, kio signifas ke Eŭropo situas en tempo kaj evoluas.
  • La blua koloro: bluo simbolas la ĉielon de la okcidenta mondo.
  • La cirklo: ĝi simbolas i.a. unuecon, solidarecon kaj harmoniecon. La stelpintoj ne tuŝas unuj la aliajn: la cirklo do estas malfermita, t.e. ke Eŭropo estas socio ne fermita sed malfermita al la mondo.

Kronologio redakti

Jaro Evento
1949 Estigo de la Konsilio de Eŭropo post la dua mondmilito
1951 Deklaro de Robert SCHUMAN, kiu sekvigas la kreo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo
1955 La Konsilio de Eŭropo alprenas la eŭropan standardon kiel simbolon de la eŭropa unueco
1957 Subskribo de la Romaj Traktatoj, kiuj kreas la Eŭropan Ekonomian Komunumon kaj la Eŭropan Komunumon pri Atomenergio
1986 La Eŭropaj Komunumoj konsistas el 12 membroŝtatoj pro la membriĝo de Hispanio kaj Portugalio
La Eŭropaj Komunumoj tiam alprenas la eŭropan standardon
2004 La 29-an de oktobro la Roma traktato pri Eŭropa Konstitucio enkalkulas la eŭropan standardon inter la kvin simboloj de Eŭropa Unio

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti