Spiritismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Ĝeneralsence Spiritismo estas la kredo, ke la homojjhomoj pluvivas, post la korpa morto, sub formo de "spiritoj", kun kiuj eblas komuniki pere de [[mediumo]]j kaj diversaj teĥnikoj, ĉefe movoj de tablo. Fakte tiaj kredoj ekzistas de antikveco, kaj eĉ la teĥnikoj (la romianoj uzis [[tripodaĵo]]jn). Ĝia moderna historio komencas en Usono en jaro [[1848]] kun la kazo de [[Fratinoj FOX]], post kio spiritismo iĝis "furora" kaj disvastiĝis ege rapide en Eŭropo.
 
Aparte, Spiritismo estis ismo fondita de [[Allan KARDEC]], franca edukisto, raciismano kaj [[pozitivismo|pozitivista]], kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn de komunikaĵoj je spiritoj de mortintoj pere de tablo, [[mediumoj]] aŭ aŭtomata skribado, kaj kiu pro tio, kion li spertis konvikiĝis pri la vero de tiuj fenomenoj, kaj elfaris el tio tutan doktrinon. Tiu ĉi prekaŭ malaperis en Francio mem, sed ĝi nun estas en [[Brazilo]] vera establita [[Religio]] tre disvastigata.