Jonosfero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''jonosfero''' estas parto de la teratmosfero kaj ampleksas la mezosferon kaj la termosferon. Ĝi do etendiĝas de la stratosfero, la suba limo de la mezosfero, ĝis ...
 
e tajperaroj
Linio 1:
La '''jonosfero''' estas parto de la [[teratmosfero]] kaj ampleksas la [[mezosfero]]n kaj la [[termosfero]]n. Ĝi do etendiĝas de la [[stratosfero]], la suba limo de la mezosfero, ĝis la suba limo de la [[eksosfero]] en [[barometra altecformulo|alteco]] de proksimume 500 km.
 
La [[meza libera vojlongecovojlongo]] de unuecaj gaspartikloj en la jonosfero estas pluraj kilometroj, sekve la energiinterŝanĝo inter la partikloj pro la malofta kontakto preskaŭ ne okazas. Tiuj gasmolekuloj de la ekstreme maldensa atmosfertavolo estas jonigitaj de la alvenanta energiriĉa [[kosma radiado]], do estas disfenditaj je [[jono (kemio)|jonoj]] kaj [[elektrono|liberaj elektronoj]]. Per tio la gaso transiras al la [[plasmo]]stato. Pro la febla [[denseco]] de la jonosfero tiuj partikloj povas ekzisti longe, antŭ ol ili denove [[rekombino (fiziko)|rekombiniĝas]]. Dum tio regas fortaj elektraj kaj magnetaj [[kampo (fiziko)|kampoj]], kun kiuj elektre ŝargitaj partikloj de la [[sunvento]] interreagas, per kio inter alie ekestas [[boreala aŭroro|borealaj aŭroroj]]. Ankaŭ povas flui elektraj kurentoj, kiuj konsiderinde influas la disvastiĝon de [[radiondo]]j. Tio kaŭzas ke, depende de la alteco, tagotempo kaj ankaŭ [[sunaktiveco]], elektromagneta radiado en la amplekso de [[radiondoj]] estas reflektita respektive absorbita. Tiamaniere la la jonosferotavoloj montras specifajn influojn al la radio- kaj komunikadtekniko. En tio ankaŭ kusĉaskuŝas la kaŭzo, kial radioprogramoj kaj [[radioamatora servo|radioamatoroj]] ofte atingas distancojn, kiuj sur senpera vojo, pro la [[terkurbeco]], estus neeblaj. La tavoloj de la jonosfero, kiuj respndecasrespondecas por tio, nomiĝas tavoloj D, E, F<sub>1</sub> kaj F<sub>2</sub>.
 
== Strukturo, reflektomaniero kaj dumtagaj ŝanĝoj ==