Sanga dimanĉo (1972): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: en:Bloody Sunday (1972)
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
La esprimo '''Sanga Dimanĉo''' (''Bloody Sunday'' en la [[Angla lingvo|angla]], ''Domhnach na Fola'' en la [[Irlanda lingvo|irlanda]]) temas pri la [[dimanĉo]] [[30-a de januaro]] [[1972]] kiam okazis en [[Derry]], [[Nord-Irlando]] sanga kontraŭstaro inter kelkaj protestoj por civilaj rajtoj kaj la brita armeo.
 
De pluraj monatoj, la rilatoj inter la [[Katolikismo|katoliko]]j kaj la [[Protestantismo|protestantoj]] estis tre streĉa en tiu areo. La asocio por la civilaj rajtoj en Nord-Irlando tiam decidis organizi [[Senperforto|senperfortan]] manifestacion en la stratoj de Derry por postuli interalie egalajn rajtojn inter ambaŭ kontraŭstaraj gentoj, la halton de arbitraj malliberigoj far la brita registaro kaj la nuligonsukceson de [[uniismo]] en Nord-Irlando. La brita registaro malpermesis tiun protestan marŝon kaj intencis fari ekzemplon post semajnoj da t.n. irlanda [[terorismo]] kaj kapti la plej petolajn huliganojn. Por tio, oni sendis la 1-an batalionon de la angla paraŝutista regimento kies estroj estis la leŭtenanto-kolonelo Derek Wilford kaj duarangulo Mike Jackson.
 
Dum la manifestacio, la afero streĉiĝis inter la armeo kaj kelkaj protestantoj. 26 protestantoj estis pafita de la anglaj trupoj kaj 13 mortis ĉe l'faro dum neniu angla soldato iĝis vundita. Laŭ multaj atestantoj kaj ĵurnalistoj, neniu viktimo posedis [[pafilo]]n. 8 mortintoj estis neplenaĝa kaj 5 el ili estis pafita de malantaŭe.