Edmond Privat: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 51:
[[Enciklopedio de Esperanto - P|EdE-P]]
 
'''Edmond PRIVAT''' (priva), franclingva sviso, d-ro pri historio, docento ĉe la Ĝeneva Univ., verkisto, kunlaboranto de naciaj gazetoj. Nask. 17 aŭg. 1889 en Genève jam dum la infanjaroj li lernis E-n, en 1903 fondis kun Hodler la gazeton Juna E-isto. En 1905, kiel 16 jara junulo partoprenis la unuan kongreson en Boulogne sur Mer, kien li piede pilgrimis kaj kie kun matura elokventeco parolis, P. en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion kaj meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri Historio kaj Psikologio de Popoloj. P. prezidis int. komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Dum 1922-26 honora konsilanto kaj vicdelegito de Persujo. Pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de E rilatoj. En 1907-08 faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo. De 1920 ĝis 1934 li redaktis Esperanton, kie konstante aperis liaj klarvidaj, elegantstilaj artikoloj. De 1921-1928 li reorganizis kaj gvidis la int. movadon. En 1923 prez. de ICK, 1925 prez. de UEA, prez. de Svisa Societo E. Lia propagandista agado distingiĝas per la absoluta seriozeco kaj kompetenteco. Li prezentis E-n al Ligo de Nacioj al la Int. Laboroficejo kaj Univ. Telegrafa Unuiĝo, aranĝis int. konferencojn teknikajn en E (Edukistoj - Genève 1922, komercistoj - Venezia 1923, Radio - Genève 1924, Paco per lernejoj - Praha 1927, Unua Somera Universitato, Genève 1926.) Kiel oratoro estas unu el la plej eminentaj, klara kristale pura elparolo kaj komprenebla logika facila pensperado. Ankaŭ lia pedagogia agado meritas laŭdon. En 1908 aperis liaj „E at a glance“ kaj en la sama jaro „E in 50 lessons“, en 1910 „Karlo“, kiu ankaŭ nun estas populara legolibro En 1911 aperis la same populara rektmetoda kaj bonega „Kursa Lernolibro“ kaj ĉe tiu fako ni mencias lian E lingvistan ĉefverkon „Esprimo de Sentoj en E“. Pli science, pli klare kaj pli ĝueble oni ne povas pritrakti teoriajn problemojn, kiel ili aperas en la prezentado de P. en tiu ĉi libreto. Li estas la plej grava historiisto de la juna E movado. El lia „Historio de E“ (U nua Parto 1911, Dua Parto 1927) , kaj el la „Vivo de Z“ (1920) ni havas la plej detalan kaj samtempe poezian rakonton de historio de E. Krom tiuj aperis lia traktaĵo „Pri E literaturo“ (1911), verketo kun la samaj kvalitoj. La talento de P.Privat produktis ankaŭ beletristajn verkojn, la versan dramo-legendon „Ginevra“„[[Ginevra]]“ (1913), kaj „Tra„[[Tra l' Silento“Silento]]“, en ili mildvoĉa, delikatsenta poeto prezentas sin. Liaj ĉiuspecaj verkoj respegulas el stila vidpunkto kristalan, puritanan klarecon, elegantecon kaj en la historiaj kaj beletristaj verkoj tiu stilo atingas la plej altajn regionojn de la E literaturo. Ĉu la stilo, ĉu la diritaĵoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en la E-ista vivo, lia individuo estas ne disigebla de la E-ista agado kaj tiu sento kaj kredo - logika kredo de klerulo - floras en liaj verkoj sub la literoj, kiuj neniam estas mortintaj aĵoj por P. Kion ajn li verkas, la frazoj vivas, ni rekonas ĉiujn kolorojn de la vera vivo. Kaj lia verkista agado jam en frua epoko de la E movado influis la junan generacion por liberiĝi de la paper-odora, seka literatura tendenco. Kaj ankaŭ sur aliaj kampoj same favore li influis siajn kunlaborantojn kaj la E-istaron.
F.[[Ferencz SZILÁGYI]].