Kroniko de Nabil: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Kroniko de Nabil''' estas historia raporto, kiun verkis en la persa lingvo ''Muḥammad-i-Zarandí'' kromnomita ''Nabíl-i-A'ẓam'', pri la fruaj jaroj de la Babismo k...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Kroniko de Nabil''' estas historia raporto, kiun verkis en la persa lingvo ''Muḥammad-i-Zarandí'' kromnomita ''Nabíl-i-A'ẓam'', pri la fruaj jaroj de la [[Babismo]] kaj de la [[Bahaa Kredo|Bahaismo]]. Oni ĝin konas ankaŭ per la titolo "La Herooj de la Nova Tagiĝo" (angle : ''The Dawn-Breakers'')
 
Jen kion skribis la verkisto en [[Akko]] ([[Israelo]]) dum la jaro 1305 p.H. ([[1887]]-[[1888]]) keilkiel dankesprimo kaj antaŭparolo por sia libro :
 
"Estas mia intenco, per la helpo de Dio, dediĉi la enkondukajn paĝojn de ĉi tiu historio al tiaj rakontoj, kiajn mi povis akiri rilate al tiuj duopaj grandaj lumoj, ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> Ah&#803;mad-i-Ah&#803;sá’í'' kaj ''Siyyid Káz&#803;im-i-Ra<u>sh</u>tí'', post kio estas mia espero rakonti kronologie la ĉefajn okazintaĵojn, kiuj okazis de post la jaro ’60 (1260 p.H. = [[1844]]), la jaro, kiu vidis la deklaron de la Kredo de ''[[Báb]]'', ĝis la nuna tempo, la jaro 1305 p.H. ([[1887]]-[[1888]]). En certaj okazoj mi iom detalos, en aliaj mi kontentiĝos per mallonga resumo de okazintaĵoj. Mi priskribos la epizodojn, kiujn mi mem vidis, kiel ankaŭ tiujn, kiuj estis raportitaj al mi de fidindaj kaj konataj informantoj, kaj specifos en ĉiu okazo iliajn nomojn kaj rangon. Tiuj al kiuj mi ĉefe ŝuldas, estas la jenaj : ''Mírzá Ah&#803;mad-i-Qazvíní'', la diktaskribisto de ''Báb''; ''Siyyid Ismá`íl-i-<u>Dh</u>abíh''; ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> H&#803;asan-i-Zunúzí''; ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> Abú-Turáb-i-Qazvíní''; kaj, laste sed ne malpleje, [[Mírzá Músá|''Mírzá Músá, Áqáy-i-Kalím'']], frato de ''[[Bahá'u'lláh]]''. Mi dankas al Dio pro tio, ke Li helpis min verki tiujn ĉi antaŭajn paĝojn, kaj pro tio, ke Li benis kaj honorigis ilin per la aprobo de ''Bahá’u’lláh'', kiu afable bonvolis pripensi ilin, kaj kiu konigis, pere de sia diktaskribisto ''Mírzá Áqá Ján'', kiu legis ilin al Li, siajn plaĉon kaj akcepton. Mi preĝas, ke la Plejpotenculo subtenu kaj gvidu min, por ke mi ne peku kaj ŝanceliĝu en la tasko, kiun mi entreprenis plenumi. <ref>[http://www.freewebs.com/bahaakredo/antaŭparolo.html antaŭparolo de la Kroniko de Nabil]</ref>
 
Nabil komencis la verkadon en 1888 kaj finverkis ĝin post unu jaro kaj duono. Parton de la manuskripto kontrolis kaj korektis ''Bahá'u'lláh'' kaj ''[['Abdu'l-Bahá]]'', sed beadaŭrinde perdiĝis tiu korektita versio komence de la 20-aj jaroj de la [[20-a jarcento]].
 
Parte ĝin tradukis al la angla [[Shoghi Effendi|''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'']] en [[1932]] el la originala persa manuskripto nekorektita, kaj poste esperantigis [[Roan Orloff-Stone]]. La plena teksto originala neniam eldoniĝis sed ĝian manuskripton oni konservas en la [[Bahaa Mondcentro]] sur la [[Monto Karmel]] en [[Ĥajfo]] (Israelo)