Mihály Táncsics: Malsamoj inter versioj

3 722 bitokojn aldonis ,  antaŭ 15 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: Mihály TÁNCSICS (ĝis 1847 lia familia nomo estis STANCSICS [stanĉiĉ]) (n. 21-an de aprilo 1799, Ácsteszér, nuna Hungario – m. 28-an de junio 1884, Budapest) estis hungara verki...)
 
Neniu resumo de redakto
Li laboris kiel vizita instruisto, dum li pli kaj pli turniĝis al la politiko. Li popularigis en siaj libroj la reformprogramaron de István Széchenyi.
 
Je anonco de la Hungara Ekonomia Unuiĝo, li verkis en 1842 la „A földművelési ipar ébresztésének egyetlen módja”. La verko singarde kritikis la servutecon, ties eldono estis permesita, sed la presitaj folioj estis konfiskitaj.
{{rn}}
 
Post tio verkis li en 1843 la „Sajtószabadságról nézetei egy rabnak”, en kiu li parolis per voĉo de radikala revoluciulo. Tiu estis eldonita eksterlande, sed oni konfiskis plimulton ĉe la limo. Táncsics sukcesis kontrabandigi tiom da ekzempleroj, ke li povis disdoni po unu al la parlamentanoj. La verko famiĝis kaj bonfamigis lin inter la opoziciuloj.
 
En liaj novakj verkoj (Széchenyi István grófnak két garasára nyilatkozat (1844), Hunnia függetlensége (1847) ), li plu detaligis la socireformajn pensojn. Post rundvojaĝo de 1846 en okcidenta Eŭropo, li postulis unuiĝon de Hungario kaj Transilvanio, la plenan juregalecon, ĝeneralan balotrajton, fondon de respondeca registaro kaj popolreprezenta parlamento, ĉesigon de la servuteco sen kompenso.
 
Li konatiĝis dum la rundvojaĝo kun verkoj de utopiismaj socialistoj ekz. tiuj de Étienne Cabet, Robert Owen, Charles Fourier. Laŭ ilia efiko, li volis jam senklasan socion kaj kulpigis la posedaĵon. Liaj ideoj aperis en verkoj Józanész (1848).
 
Táncsics hejmenvenis en aŭtuno de 1846, sed - ĉar oni volis aresti lin – laij simpatiantoj certigis por li sekretan ripozejon en Kroatio, en kastelo de Brod de Kázmér Batthyány. Li verkis tie la flugfolion Nép szava, isten szava (1848), en kiu li skizas ideojn parencajn al tiuj de Kossuth. La imperiestra sekretservo malkovris lian kaŝejon kaj arestis lin en marto de 1847. Oni akuzis lin je gazet-delikto, sed la verdikto ne okazis eĉ dum unua jaro, tiel Táncsics estis liberigita la 15-an de marto 1848 el prizono de Buda.
 
Li ekis en aprilo la semajnan gazeton Munkások Újsága. Li iĝis en junio parlamentano, kie li akre defendis rajtojn de kamparanoj, tiel li ofte koliziis kun la parlamenta plimulto de la nobeluloj. Oni malpermesis lian gazeton komence de 1849.
 
En lia verko „Alkotmánytervezet (1849)” (konstitucia plano), li postulis ĉesigon de la feŭdaj rilatoj, disapartigon de la bienoj super 2000 arpentoj kaj agroposedigon de la soldatoj de la revolucio.
 
Post malvenko de la revolucio, li kaŝiĝis dum 8 jaroj. Dum lia foresto, li estis simbole pendumita. Li verkis en la kontraxuleĝeco „Mi a szocializmus és mi a kommunizmus, Mik a vörös republikánusok és mit akarnak?, Királyista és republikánus” En tiuj li analizis la revolucion, protestis kontraŭ la arbitreco, planis novan revolucion. En la verko „A Hét nemzetiség szövetsége” li trapensis kunaagadon de la popoloj de la Karpat-baseno.
 
Táncsics ricevis en 1857 amnestion, sed li venis sun polican gardadon. Post kolapso de la Bach-regado, li denove ekaktivis en la politiko kaj partoprenis en organizo de la protestmarŝo je la 15-a de marto 1860. En la antaŭa nokto, oni arestis lin kja juĝis je 15-jara prizono. Post la [[aŭstra-hungara interkonsento]] (1867), li liberiĝis per amnestio, sed li preskaŭ tute blindiĝis en la prizono.
 
Li ekis en 1869 novan semajnan gazeton „Arany Trombita” kaj oni elektis al prezidanto de la Általános Munkásegylet (Ĝenerala Laborista Unuo). Li agadis de 1869 ĝis 1872 kiel parlamenta reprezentanto de Orosháza. Pro la internacia orientiĝo de la hungara laborita movado, li abdikis pri la prezidanteco en 1870 kaj en 1872 tute retiriĝis de la politiko.
 
En liaj lastaj jaroj, li okupiĝis pri lingvistiko (provis pruvi praecon de la hungara lingvo), pri hungarigo de la maplimultoj de Hungario, pri diversaj utopiistaj ideoj.
 
Li mortis en grava malriĉeco, forgesite.
 
 
[[hu:Táncsics Mihály]]
Sennoma uzanto