Mah-Ku: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Máh-Kú''' estas montara urbo en la nordokcidenta parto de la irana provinco Okcidenta Azerbajĝano. Ĝi situas 22 kilometrojn for de la turka landlimo kaj 1...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Máh-Kú''' estas montara urbo en la nordokcidenta parto de la [[Irano|irana]] provinco [[Okcidenta Azerbajĝano]]. Ĝi situas 22 kilometrojn for de la [[Turkio|turka]] landlimo kaj 1634 metrojn alte ĉe la rivero [[Zangmar Chai]]. Ĝia nomo eble devenas de la persaj vortoj ''Máh'' por [[Medoj]], kiuj estas antikva tribo irana, kaj ''Kuh'' por montaro. <ref>E.J. Brill's First Encyclopaedia of Islam, 1913-1936 - Page 181, edited by M Th Houtsma, R Hartmann, T W Arnold, R Basset, H A R Gibb, W Heffening, E Livi-Provengal, A J Wensinck - Architecture - 1993 </ref> Tiu urbo estas bone konata en la historio de la [[Bahaa Kredo]] ĉar en ĝia fortikaĵo estis enprizonigita la ''[[Báb]]'' dum 9 monatoj, de la somero [[1847]] ĝis la printempo [[1848]].
 
Post la morto en marto [[1847]] de la guberniestro de [[Esfahano]] ''Manú<u>ch</u>ihr <u>Kh</u>án'', kiu estis protektanta Lin, la ''Báb'' estis arestita kaj eskortita al [[Teherano]], poste al [[Tabrizo]] kaj fine dum la somero [[1847]] al la montara fortikaĵo de ''Máh-Kú'', kiun liLi kromnomis "la malferma montaro" (''Jabál-i-Básit'').
 
Izolita meze de fremda lando montara kaj de [[kurdoj|kurda]] popolo [[sunaismo|sunaista]], Li spertis vivkondiĉojn komence tre severaj kaj malfacilaj : neniu krom Lia sekretario povis vidi Lin dum la du unuaj semajnoj, la loĝantaro de la fortikaĵo konsistis el du gardistoj kaj kvar hundoj, Lia ĉambro el krudaj brikoj ne havis pordon, kaj Li ne rajtis havi lumon dum nokto <ref>"God passes by" de Shoghi Effendi, ĉapitro 2-a, [http://bahai-library.org/writings/shoghieffendi/gpb/16-20.html p.18-19] </ref>. Tamen lia radianta karismo konkeris la korojn de ĉiuj, eĉ de la landlima oficirestro '' 'Alí <u>Kh</u>án'', kies indulgemo pli kaj pli malseverigis Liajn vivkondiĉojn malgraŭ la striktaj ordonoj de la Granda Veziro ''H&#803;ájí Mírzá Áqásí'' : tiam alfluis la pilgrimantoj kaj Lia unua [[Literoj de la Vivanto|disĉiplo]] [[Mullá Husayn|''Mullá H&#803;usayn-i-Bu<u>sh</u>rú'í'']] tamen sukcesis vojaĝi tra Persio de [[Maŝhado]] al ''Máh-Kú'' por partopreni kun Li la novjaran feston (''Náw-Rúz'') de la jaro [[1848]].