Stupao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|300px|right|La 'Granda Stupao' en [[Sanchi, Hindio]] La vorto '''stupao''' venas el la sanskrita lingvo kaj priskribas budhanan konstruaĵo...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
La vorto '''stupao''' venas el la [[sanskrita lingvo]] kaj priskribas [[Budhismo|budhanan]] konstruaĵon kiu troviĝas en diversaj landoj de [[Azio]].
 
De origino stupaoj estis stakoj da ŝtonoj aŭ tero en kiuj troviĝis [[relikvo]]j de [[Budho]]. Pli poste ili evoluis al grandaj, duonrondaj konstruaĵoj kun i.a. la ''torana'' (pordego), la ''vedica'', la ''harmika'' (kvadrato, ĉirkaŭbarita platformo supre sur la stupao), la ''chattrayashti'' kaj rondiro ĉirkaŭ la stupao. En la masiva centro troviĝas la relikvo de Budho, ekzemple haro aŭ [[klaviklo]], kiu havus miraklajn fortojn. En [[Tibeto]] estas kutimo por kreduloj iri sepfoje ĉirkaŭ la stupao, dume oni turnigas [[preĝradoj]]n kaj preĝadas. En Sudorienta-Azio oni trifoje dekstrume rondiras la stupaon kiel formo de [[Devota|devoteco]].
 
La plej konata stupao situas en [[Sanchi]], [[Hindio]], sed [[Phra Pathom Chedi]] en [[Tajlando]] estas la plej alta stupao (127 m). Ankaŭ la tri grandaj stupaoj en la valo de [[Katmanduo]] estas famaj.