Géza Fejérváry: Malsamoj inter versioj

hungara oficiro, politikisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Barono '''FEJÉRVÁRY Géza''' (n. 15-an de marto 1833, Josephstadt, Königgrätz (hodiaŭ Hradec Králové, Ĉeĥio) – m. 25-an de aprilo 1914, Vieno, Aŭstrio), generalo de Aŭstrio...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:35, 29 mar. 2007

Barono FEJÉRVÁRY Géza (n. 15-an de marto 1833, Josephstadt, Königgrätz (hodiaŭ Hradec Králové, Ĉeĥio) – m. 25-an de aprilo 1914, Vieno, Aŭstrio), generalo de Aŭstrio-Monarĥio, li gvidis en 1905–06 la t.n. gardistan registaron.

Li soldatservis post finstudo en la Militistara Akademio en la generalstabo. Li partoprenis en 1859 en la batalo de Solferino kaj ricevis pro la braveco la kavalieran krucon de la ordeno Maria Terezia. Dum la prusa-aŭstra milito de 1866, Franco Jozefo sendis lin en diplomatia komisio. Li laboris inter 1872–1884 kiel ŝtatsekretario en la patrujdefenda ministerio. Li estis konfidulo de la imperiestro, ĉiam reprezentis interesojn de la kortego. Oni elektis lin en 1885 al eterna membro de la supra ĉambro.

Li formis en 1905 registaron, kiu neglektis la parlamentajn formojn (gardis la parlamentan sidejon per gardistoj) kaj volis ekonduki eĉ la ĝeneralan balotrajton. Fejérváry fondis la partion Progresema Partio.

Li abdikis en 1906, post interkonsento de la koalicio kaj la imperiestra kortego.

Fejérváry ricevis en 1875 la titolon de barono. Franco Jozefo pregigis oran moneron je lia estimo, en 1911.