Oraj kornoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bab (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Bab (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 42:
</table>
 
La kornoj devenis de la [[Ĝermana ferepoko]] en la [[5-a jarcento]], kaj unu portis sub la malpinta truo [[runoj|runan]] skribaĵon en la [[Praskandinava lingvo|Praskandinava]]: ''Ek hlewagastirhlewagastiR holtijarholtijaR horna tawido'' (eble tradukenda kiel "Mi Lægæst, arbarulo, kornon faris", aŭ ebke: "Mi, Lægæst, filo de Holt, kornon faris."). Iuj postulas, ke ĝi apartenis al la reĝo de la [[Engloj]], dum aliaj diras ke Lægæst identas kun [[Liugast]], la migrepoka reĝo en Danio de ĉ. 450, "riĉa je oro". La nobla materialo kaj la dekoro indikas ke la kornoj uzatis ĉe [[ritualo]]j dum religiaj [[ceremonio]]j. Sed necertas ĉu tiu uzo estis [[trinka korno|trinkokorna]] aŭ [[blov-instrumento|blov-instrumenta]]. Dum tiu tempo oni importis trinkajn kornojn el [[vitro]] havantajn proksimume la saman formon, kaj oni havis ankaŭ hejmfaritajn trinkokornojn el bovaj kornoj bronzornitamaj. Sed la homoj ankaŭ uzis lignajn blov-instrumentojn similajn al la Oraj Kornoj. 78 centimetre longa ligna blovokorno de la jarcento 5-a aŭ 6-a estis trovita ĉe [[Holing]] ĉe [[Herning]] en [[1993]]. La Oraj Kornoj estis enterigitaj, aŭ oferrituale, aŭ trezor-stoke.
 
La orkornaj bildoj rakontas pri [[mito]]j, kun ilustroj de [[homo]]j, [[besto]]j kaj fantaziaj estuloj en pluraj dividitaj partetoj. Granda parto de la mitoj nekonatas por ni hodiaŭ, sed ili ŝajne parte devenas de la [[Mediteraneo|Mediteranea areo]], dum aliaj estas klare Nordiaj aŭ eble Keltaj. La [[Asismo]] probable malfrue (post 300) ekestis en Nordio kaŭ eble la Nordiaj dioj origine samis kiel la Keltaj dioj. Ole WORM kredis ke la figuroj montras moralaĵajn [[alegorio]]jn, kaj ke la korno devenis de la epoko de [[Frode Fredegod]]. Germana kultura kaj priscienca historiisto [[Willy HARTNER]] per [[numerologio]], [[astrologio]] kaj [[astronomio]] en [[1969]] interpretis la diversajn figurojn kiel kaŝitajn runskribaĵojn, kiuj estus astronomiaj notoj pri [[suneklipso]] en [[413]]. Tria interpreto videblas je [http://www.alternativinfo.dk/public/art_2002/mistelten.htm Alternativinfo.dk] - ke la figuroj montras la morton de [[Balder]] en la [[Nord-ĝermana mitologio]], kaj tiele bildigas la historion pri morto kaj reviviĝo, vidita kiel la ŝanĝiĝantaj sezonoj. Malgraŭ multaj provoj ĝis nun neniu sukcesis liveri konvinkivan deĉifron de la rakontoj sur la Oraj Kornoj.