Oraj kornoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bab (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Bab (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 46:
La orkornaj bildoj rakontas pri [[mito]]j, kun ilustroj de [[homo]]j, [[besto]]j kaj fantaziaj estuloj en pluraj dividitaj partetoj. Granda parto de la mitoj nekonatas por ni hodiaŭ, sed ili ŝajne parte devenas de la [[Mediteraneo|Mediteranea areo]], dum aliaj estas klare Nordiaj aŭ eble Keltaj. La [[Asismo]] probable malfrue (post 300) ekestis en Nordio kaŭ eble la Nordiaj dioj origine samis kiel la Keltaj dioj. Ole WORM kredis ke la figuroj montras moralaĵajn [[alegorio]]jn, kaj ke la korno devenis de la epoko de [[Frode Fredegod]]. Germana kultura kaj priscienca historiisto [[Willy HARTNER]] per [[numerologio]], [[astrologio]] kaj [[astronomio]] en [[1969]] interpretis la diversajn figurojn kiel kaŝitajn runskribaĵojn, kiuj estus astronomiaj notoj pri [[suneklipso]] en [[413]]. Tria interpreto videblas je [http://www.alternativinfo.dk/public/art_2002/mistelten.htm Alternativinfo.dk] - ke la figuroj montras la morton de [[Balder]] en la [[Nord-ĝermana mitologio]], kaj tiele bildigas la historion pri morto kaj reviviĝo, vidita kiel la ŝanĝiĝantaj sezonoj. Malgraŭ multaj provoj ĝis nun neniu sukcesis liveri konvinkivan deĉifron de la rakontoj sur la Oraj Kornoj.
 
La Oraj Kornoj famiĝis - super ĉio pro ilia perdiĝo. Tiu ĉi okazaĵo donis inspiron kaj nomon al la eble plej fama poemo en la [[Dana lingvo]] - "Guldhornene" de [[Adam OEHLENSCHLÄGER]]. La poemon li skribis tuj post la ŝteliĝo de la kornoj. Kuriozaĵo estas ke Oehlenschläger tiam fakte loĝis en la sama kvartalo kiel Heidenreich, kiu ŝtelis kaj forfandis la kornojn. Perdiĝinte la Oraj Kornoj iĝis simbolo de la "glora paseo de Danio", helpe de la poemo de Oehleschläger. Ilin reklamcele uzis pluraj grupoj, inter tiuj la [[feminismo|feministoj]] komence de la [[20-a jarcento]], kaj de la [[nazio]]j.
 
<center>