Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Blahma (diskuto | kontribuoj) e ligilo al Uherské Hradiště |
Blahma (diskuto | kontribuoj) e ligilo al Bystřice pod Hostýnem = Bistritz |
||
Linio 6:
Estis negermanoj, kiuj unuaj propagandis E-n, precipe ĉeĥoj. La unua grupo fondiĝis en [[Brno|Brünn-Brno]]. La unua E-gazeto, la E-a Revuo estis eldonata de ĉeĥa instruisto [[Theodor Čejka|Čejka]]. Li, kiel granda parto de la loĝantaro de la provinco [[Moravio|Moravujo]], ankaŭ bone komprenis la [[Germana lingvo|germanan lingvon]] kaj tiel aldone aperigis ankaŭ germanajn numerojn de sia gazeto (1902-04). Sed detala lernolibro por germanoj tiam ankoraŭ ne ekzistis. En 1903-06 aperis lernolibroj, verkitaj de [[Jean Borel|Jean Borel]] el franca [[Svislando|Svisujo]], de [[Johan Schröder|Johan Schröder]] el [[Hungario|Hungarujo]] (lernolibro en 1906, vortareto en 1912), kaj de [[Alfred Fried|Alfred Fried]], la fama pacifisto el [[Berlin]].
Schröder, redaktoro de ĉiutaga gazeto, estis la iniciatinto de E-propagando en Wien. Lia ĉefa helpanto estis [[Fred Ahlgrimm|Fred Ahlgrimm]]. Ili kun malmultaj amikoj ĉiusemajne kunvenis en restoracio en Schauflergasse por ekzercadi la lingvon. Ilin kelkafoje vizitis [[Otto Simon|Otto Simon]], juna gimnazia profesoro, tiam en [[Uherské Hradiště|Ung. Hradisch]]. Simon, kiu ne komprenis la boheman lingvon, dum paska festo 1904 vizitis Čejka en [[Bystřice pod Hostýnem|Bistritz]] kaj okazis plurhora interbabilado en E inter germano kaj ĉeĥo, cetere tre paca en tempo de akra konflikto inter tiuj ĉi ambaŭ nacioj.
En somero 1905 okazis la unua UK en Boulogne: el Aŭ. germanlingva ĉeestis nur Schröder kaj Simon; ambaŭ fariĝis anoj de LK. La efiko de la kongreso por germana Aŭ. estis sufiĉe granda, multaj gazetoj raportis, i. a. "Zeit", "Neuigkeits-Weltblatt", "Mährisch-schlesischer Tagesbote" ktp. En "Neue Freie Presse" aperis artikolo de W. Ostwald, kiu multege efikis.
|