Mito: Malsamoj inter versioj

1 174 bitokojn forigis ,  antaŭ 16 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (de)
La [[vorto]] '''mito''' estas ofte erare komprenita kun [[signifo]] '''fikcio''', io kio neniam okazis. Mito estas vera [[metodo]] por pripensi la pasinton. Konata historiisto de [[religio]]j foje deklaris: "Mitoj sciigas nur tion, kio vere okazis." Ĉi tio ne signifas ke mitoj ĝuste klarigas tion, kio fakte okazis. Ĝi faras nur sugeston, tamen malantaŭ la klarigo estas tio, kion oni ne povas nek vidi nek ekzameni.
 
En antikva tempo niaj foraj prauloj, por klarigi por ili nekompreneblajn kaj misterajn eventojn, verkadis diversajn [[rakonto]]jn kaj [[epopeo]]jn, kiuj transdoniĝis de unu [[generacio]] al alia. Tiel aperis mitoj kaj [[legendo]]j. Mito estas [[tradicio|tradicia]] rakonto pri la dioj aŭ praavoj kaj iliaj agoj en la komenco de la tempoj, plejofte kun religia, [[dramo|drameca]] karaktero. Mitoj respegulis fantastajn [[imago]]jn de antikvaj homoj pri la aranĝo de la universo, [[naturo]] kaj homa historio.M
 
Mito estas neapartigebla de [[religio]]. Ambaŭ kredas je ekzisto de supernaturaj fortoj.
Unu el la plej bonaj mitaj libroj estas '''Iliado''' de Homero, kiu sciigas pri la [[Troja Milito]]. Neniu leganto de la [[libro]] hodiaŭ akceptas la Homeran raportaĵon kiel historie faktan rakonton. Eble estas eta dubo, tamen che iuj tempoj antaŭ multaj jarcentoj Homero vivis kaj tie vere okazis [[milito]] inter la [[grekoj|Grekaj]] civitoj kaj la [[loĝantaro|loĝantoj]] de nordokcidenta Azio Malgranda.
 
Oni povas klasifiki mitojn laŭ temoj, priskribitaj en ili, menciindas mitoj pri
 
[[Deveno de la Universo]] - [[Deveno de la Tero]] - [[Universala Diluvo]] - [[Kreado de Homo]] - [[Fino de la Mondo]] - [[Suno kaj Luno]] - [[Dioj kaj Herooj]],
 
kiuj varias de unu popolo al alia. La plej konataj kaj riĉenhavaj naciaj mitologioj estas:
[[Sumera Mitologio| Sumera]] - [[Egipta Mitologio | Egipta]] - [[Greka Mitologio | Greka]] - [[Romana Mitologio | Romana]] - [[Skandinava Mitologio | Skandinava]] - [[Orienta Mitologio | Orienta]]
 
[[de:Mythos]]
10 523

redaktoj