Analiza Skolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Analiza Skolo''' devenas de la laboroj de Esperanto-gramatikisto [[Ludoviko Mimoo]] kaj poste de [[Rikardo Ŝulco]].
 
AmbaŭajAmbaŭ fervoraj Esperantistoj volis per siaj laboroj, ke la [[Lingvo Internacia]] nun pli konata sub [[Esperanto]] nepre estu stabila, firma, nevaria sur sia [[Fundamento]], perfekta en sia simpleco, por ke ĝi ne disdialektiĝu nek degeneru sub influo de modlemaj tendencoj aŭ de tradiciaj aŭ alilingvaj miskutimoj, oni devas kontribui al la perfektigo de Esperanto per severa, scienca analizado. Tio estas la celo de la Analiza Skolo, kaj tio estas la plej grava kaj konstanta tasko por la gvidaj Esperantistoj.
 
En la Lingvo Internacia, lingvo origine arta, fundamentita sur pura racio, ne estas tiom sekvenda la uzo, kiom la logika analizo, kiu ĉiukaze donas ĝustan solvon.
 
Dum la vivojaroj de Ludoviko Mimoo kaj Rikardo Ŝulco ili devis elteni kontraŭbatalantojn al [[Fundamentkonforma Lingvo]], kiuj pere de kapricaj inventoj volis "plibonigi" la lingvon. Intertempe estas rimarkebla, ke la ĝenerala lingvouzo inter la Esperantistoj farighis pli racia. Ekzemple pli akceptiĝas virinaj nomoj je -ino, pli ofte estas postulata la uzo de Esperantigitaj propraj nomoj, pli konscie uziĝas la refleksivo; la kvanta komparo nun pli konvene esprimiĝas per "tiom", ja tempaj rilatoj nemalofte tempisme prezentiĝis kaj - kulmino! - oni parolas denove pri racio en nia planlingvo - nocio, per kiu oni tiam provis ridindigi, mortonbati la anaron de la Analiza Skolo.