Gesine Lötzsch: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Dr. '''Gesine LÖTZSCH''' (ŝi naskiĝis je la [[7-a de aŭgusto]] [[1961]] en [[Berlin]]) estas [[Germanio|germana]] [[politiko|politikistino]]. Ŝi estas doktoro de [[filologio]], estas edzino de Prof. Dr. [[Ronald LÖTZSCH]] kaj patrino de du [[infano]]j.
[[Dosiero:Gesine_Loetzsch.jpeg|framed|Dr. Gesine LÖTZSCH]]
== Biografio ==
Post abiturienta ekzameno Gesine LÖTZSCH studis de [[1980]] ĝis [[1985]] [[pedagogio]]n en [[Humboldt-Universitato]] en [[Berlino]]. En [[1985]] ŝi diplomiĝis kiel pedagogo de la fakoj [[angla lingvo|angla]] kaj [[germana lingvo|germana]]. Poste ĝis [[1988]] ŝi plenumis esplorstudon en la sama [[universitato]]. Ekde [[1987]] ŝi aldone studis en [[Nederlando]]. En la [[jaro]] [[1988]] ŝi akiris la titolon doktoro de la filologio (''dr. phil.'').
 
Gesine LÖTZSCH estas scienca kunlaboranto en la berlina [[Humboldt-Universitato]], kvankam kiel parlamentano ekde januaro 1991 en forpermeso.
 
De [[1989]] ĝis [[1990]] LÖTZSCH estis membro de la [[parlamento]] de la urbodistrikto (germane: ''Bezirksverordnetenversammlung'') [[Berlin-Lichtenberg]], de majo ĝis decembro [[1990]] de la parlamento de la orienta parto de [[Berlino]] (''Stadtverordnetenversammlung'').
 
[[1991]] bis [[1993]] ŝi estis estrarano de [[PDS]] (Partio de Demokrata socialismo) en la urbo [[Berlino]] kaj prezidis la distriktan asocion Berlin-Lichtenberg.
 
[[1991]]-[[2002]] Gesine LÖTZSCH kiel ano de [[PDS]] estis membro de la (freŝe unuigita) berlina parlamento (''Abgeordnetenhaus''), kie ŝi ankaŭ prezidis la PDS-frakcion (de [[1991]] ĝis [[1993]]) kaj la komisionon pri eŭropaj kaj federaciaj aferoj kaj [[amaskomunikilo]]j (de [[1996]] ĝis [[2002]]).
 
Ekde oktobro [[2002]] Gesine Lötzsch estas membro de la germana parlamento (''Bundestag''). Kiel kandidato de [[PDS]] ŝi gajnis rektan mandaton, ricevinte 39,6 procentojn de la voĉoj en la balotdistrikto 87 (Berlin-Lichtenberg).
 
Dr. Gesine Lötzsch estas membro de [[GIL|''Gesellschaft für Interlinguistik'']].
 
== Ekstera ligo ==
*[http://www.gesine-loetzsch.de/ persona retejo kun politikaj kaj berlinaj novaĵoj] ''(germane)''
 
*[http://www.interlinguistik-gil.de Gesellschaft für Interlinguistik (GIL)] ''(germane, angle)''
[[de:Gesine Lötzsch]]
[[en:Gesine Lötzsch]]