Ausias March: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Valencilanda [[poeto]] kaj [[kavaliro]]. Oni konsideras lin la plej granda poeto de la valenciuna mezepoka literaturo. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1397, filo de la poeto [[Pere March]] kaj de Elionor de Ripoll. Post milita vivo en Italio, li retiriĝis, dudeksepjara, en [[Valencio]] kaj postenis kiel reĝa falkisto. Li edziĝis al Isabel Martorell, fratino de la verkisto [[Joanot Martorell]] kiam li havis kvardek jarojn. Li vidviĝis post nur du jaroj, kaj tuj reedziĝis al Joana Escorna. Krome, li havis eksteredzajn rilatojn kaj diversajn filojn. Li mortis en 1454.
Li estis bone konita en la Aragona kortego, ĉar la kastila verkisto, Markezo de Santillana, [[Iñigo de Mendoza]], kiu ĉeestis dum sia junaĝo tiun kortegon, citas lin en sia verko "Prohemio" kune kun [[Jordi de Sant Jordi]].
Liaj poezioj apartiĝas de la tradicio pro sia spirita profundeco kaj pro sia "aspra" stilo kiu alprosimigas lin al postaj romantikaj poetoj kiel la angla [[Lord Byron]] eĉ superante ilin. Lia poezio esprimas la moralan kontraston inter la spirita amo kaj la seksa kaj karna amo kiu turmentas lin. Li superas la tradicion por krei tute novan stilon kiu distingiĝas nete de tiu de la [[trobadoro]]j kaj de tiu de la tiuepoka frua [[Petrarko|petrarkismo]]. Sed li elmontras samtempe eksterordinaran scion de la tradicio: [[Aristotelo]], [[Cicerono]], [[Ovidio]], [[trobadoro]]j, [[Petrarko]], ktp. Li estas la unua alta poeto kiu uzis lingvon puran pri okcitanaj formoj kaj tute valenciuna. Pro la rapida evoluo de la valenca lingvo kaj pro la kompliko de liaj konceptoj, ne ĉiuj kapablis kompreni lin. Estis kelkaj katalunajvalenciunaj poetoj kiuj asimilis lian verkon en pli simplaj formoj (kiel [[Pere Serafí]]) kaj valencaj poetoj kiel (Lluís del Milà kaj Ferrandis d'Heredia).
 
La valenciundevana poeto sed ĉiam loĝinta en la hispana kortego en [[Toledo]], [[Juan Boscán]], origine kat. Joan Boscà, kiu enkondukis la italdevenan formon de la [[soneto]] en [[Kastilion]], ankaŭ estis la diskoniganto kaj adaptanto de March. Aliaj famaj kastilaj verkistoj kiuj bone konis la verkojn de March, estis [[Garcilaso]] de la Vega, amiko de Boscán kaj jam poste, la portugalo -sed verkisto en la kastila- [[Jorge de Montemayor]] kaj alia granda poeto [[Fray Luis]] de León. Post la revigliĝo de la valenciuna kulturo dum la deknaŭa jarcento, oni eklaboris kritikajn eldonojn de lia kantaro.