Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
Mi estas ankaŭ Soto Zen Budhano, konvertita amanto de la antikvaj "Bijt"-aj (Beat) Budhanoj kiel Kerouac kaj Snyder. Ĉiam kiam mi malgrandan spiritan piedbaton deziras, mi ion legas de Kerouak-es "Iom de l' Dharmo." Mi kredas, ke "Ameriko" estas kontinento, ne lando, kaj, ke tute ne ekzistas ia "Usona Hindulo" krom se ili parolas la Hindian, Urduan, aŭ eble Tamulan aŭ iujn lingvojn kiaj tiuj.
 
Mi estas Meksikia/Hispanida/Latinamerikana [[mestizo]] kun Tutunaka sango je mia indiĝena flanko. Mi amas lingvolerni, kiel atestas mia babelŝablono. Mi estas delonga Esperantisto kaj mi povas paroli kaj skribi flue en ĉi tiu lingvo (aŭ almenaŭ pli bone ol mi povas France). Amuze, Mi neserioze lernetis tlhIngan Hol-on (Klingona lingvo ja ekzistas) kaj Volapükon. Aktuale, mi estas provlernisto de la Portugala kaj Germana. Vi povas aktualigi vian konecon pri mia progreso per mia babelŝablono!
 
Mi plejparte aŭskultas postrokon kaj piratrokon. La Decembristoj, Neŭtrala Lakthotelo, Dirapidu Vi! Nigra Imperiestro, ktp. Ankaŭ, iom-an pecon de kolerema punkmuziko kaj Tumult'Folk-o (Riot Folk).