Tomáš Pumpr: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Esperanto]] > [[Esperanta Kulturo]] > [[EsperantaEsperantlingva Literaturo]] > Tomáš PUMPR
 
----
 
 
 
'''Tomáš PUMPR''', JUDr. ([[1906]]-[[1972]]) juristo, akademiano, majstra tradukanto. [[Esperanto|Esperantisto]] ekde [[1926]], sian [[literaturo|literaturan]] verkadon li komencis per kunlaboro al la [[Ĉeĥoslovaka Antologio]] (Budapest, 1935) kaj en [[1962]] li fariĝis akademiano. El lia ampleksa traduklaboro nur parto aperis libroforme: Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de K. J. Erben (1938), ''La bapto de caro Vladimír'' de K. H. Borovský (1935, 1967), ''Sileziaj kantoj'' de Petr Bezruč (kunlabore kun R. Hromada kaj J. Kořínek 1971). Alia poemego de K. H. Borovský Reĝo Lávra en lia traduko aperis en La Nica Literatura Revuo (31-32, l960) kaj lia traduko de ''Majo'' de K. H. Mácha aperis fragmente en diversaj revuoj, komplete en 1997 (deklarita de R. Rossetti kiel nekompareble supera al la angla traduko).
 
 
 
Por la Simpozio pri ata/ita redaktita de [[Kalocsay]] li verkis 106-paĝan traktaton ''Esperanto sen aspektoj?'' (Stafeto, 1961). Li kunlaboris teksto-traduke kaj nomenklature ĉe la eldono de ''Poŝatlaso de la mondo en Esperanto'' (1971) kaj tradukis la informan broŝuron ''Mallonge pri Ĉeĥoslovakio'' (1966). El Esperanto li ĉeĥigis la [[Konstitucio|Konstitucion]] de [[Japanio]] por la ministerio de internaj aferoj. Post la [[dua mondmilito]] Pumpr kunlaboris kun la esperantlingvaj art-elsendoj de la [[Verda Stacio Praha]] per vico da tradukoj ekz. ''Somera firmamento'' de Z. Jirotka (1948), ''Gracoplena Jesu-Infano de Prago'' de Fr. Kožík, ''Fantomo en la kastelo'' de M. Šrámek, ambaŭ en [[1948]], ''Maja fabelo'' de V. Mrštík (1950). Inter ili elstaris tradukoj de la oper-tekstoj de ''Vendita fianĉino'' de Sabina (muziko B. Smetana) kaj ''Najado'' de J. Kvapil (muziko de A. Dvořák) kaj ''En la puto de Sabina'' (muziko V. Blodek). Por la nacilingva programo de la radiostacioj Praha kaj Ostrava d-ro Pumpr enĉeĥigis la nederlandan dramon ''La mondo ne havas atendejon'' de M. Dekker el esp. traduko de F. Faulhaber.