Libera Folio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ historio
ampleksigo
Linio 4:
La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, [[Nikola Rašić]]. La demisio estis unu el la kulminoj de la tiama krizo en la ĉefa Esperanto-organizaĵo de la mondo. La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado. Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun tri artikoloj pri la temo "Nikola Rašić forlasis la Centran Oficejon". La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno. Baldaŭ aperis en la esperanta gazetaro ankaŭ la unuaj komentoj pri Libera Folio.
 
== Ekstera ligo Kritikoj==
La artikoloj de Libera Folio ne ĉiam estis favore akceptitaj. Ofte oni kritikis la bultenon pro "skandalemo", kiam ĝi laŭ sia devizo provis "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado".
 
Jam en la [[Universala Kongreso]] de Gotenburgo en 2003, kelkajn monatojn post la fondo de Libera Folio, estrarano de UEA dum la komitata kunsido kolere aliris la redaktoron de Libera Folio kaj minacis neniam plu respondi al ajna demando de Libera Folio. La kialo estis, ke la antaŭan vesperon Libera Folio citis maloportunan diraĵon de la koncerna estrarano, eldiritan dum publika kunsido.
 
En oktobro 2004 la nova organizaĵo "Feminisma Esperanta Movado" en sia unua kunsido decidis aliĝi al la [[Esperanta Civito]] - kaj deklari la redaktoron de Libera Folio "persona non grata" pro malplaĉaj kritikaj aritikoloj de Libera Folio pri la nova organizaĵo kaj pri ĝia intenco aliĝi al la Civito.
 
==Statistikoj==
En decembro 2006 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj unuafoje superis 3.000. Ankaŭ post tio la kresko plu validis. En marto 2007 la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj estis 3.597. En la plej pinta tago de tiu monato, la 6-an de marto, Libera Folio ricevis 4.590 vizitojn. Laŭ la kvanto de legitaj paĝoj rekordis la 26-a de marto, kun sume 10.945 legitaj paĝoj.
 
== Ekstera ligilo ==
*[http://www.liberafolio.org Libera Folio]